Emil Hermann
Emil Hermann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de decembro 1879 en Budapeŝto |
Morto | 25-an de marto 1953 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 9. parcella, 8. sor, 1. sírhely |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1902) |
Okupo | |
Okupo | urologo kuracisto |
Emil Hermann, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hermann Emil estis hungara haŭtkuracisto, urologo.
Emil Hermann[1][2] naskiĝis la 15-an de decembro 1879 en Budapeŝto, li mortis la 25-an de marto 1953 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Emil Hermann devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1897, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1902. Pli poste li akiris licencon pri urologio kaj li malfermis privatan kuracejon. Inter 1910-1914 li laboris en ŝtata kuracejo, poste li batalis dum la 1-a mondmilito. Post 8 monatoj li estis grave vundita, tial li ne plene resaniĝis ĝis sia morto. Li iĝis armea kuracisto, post la milito ĉefkuracisto kaj klinikestro. Li edziĝis en 1906 kaj filino naskiĝis post jardeko.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A mydriaticumok élettani hatása (1902)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://www.wikidata.org/wiki/Q117711460 wikidata
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM203755;jsessionid=C81DEE1EBF20D577D3EE48E8409BD5D8 hungarlingva datenaro de muzeo