Emil Purgly
Emil Purgly | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de februaro 1880 en Battonya |
Morto | 13-an de majo 1964 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 31/1-3-20 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Ekonomia Akademio ![]() |
Parencoj | Magdolna Purgly (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto ![]() |
Emil Purgly [purgli], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj laŭ plena nomo Purgly Emil Lajos Károly Benedek estis hungara ministro, departementestro. Lia nobela antaŭnomo estis jószáshelyi.
Emil Purgly [1] naskiĝis la 19-an de februaro 1880 en Tompapuszta (nuna apartenaĵo de Battonya). Li mortis la 13-an de majo 1964 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Emil Purgly lernis en agrikultura akademio de Magyaróvár, poste li lernis juron en Universitato de Budapeŝto. Post lernado li laboris en la departementa administrado. En 1903 li edziĝis baldaŭe havanta 4 gefilojn. Dum la 1-a mondmilito li batalis en serbaj kaj italaj batalejoj, poste li estis departementestro dum 8 jaroj. Inter 1929 kaj 1944 li estis membro en la senato. En 1932 li estis ministro pri agrikulturo en Kabineto Gyula Károlyi. Li ricevis premiojn en 1926 kaj 1932.