Emil Raitsits
Emil Raitsits | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de marto 1882 en Budapeŝto |
Morto | 24-an de marto 1934 (52-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 46-os parcella, 5. sor, 14. számú sír ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Veterinara Universitato de Budapeŝto (–1904) ![]() |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto cynologist (en) ![]() bestokuracisto ![]() |
Emil Raitsits [rajĉiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Raitsits Emil estis hungara bestokuracisto, kinologo, altlerneja instruisto.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/26/Raitsits_Emil_ebkiallitas_biralobiz.jpg/220px-Raitsits_Emil_ebkiallitas_biralobiz.jpg)
Emil Raitsits[1] naskiĝis la 8-an de marto 1882 en Budapeŝto, li mortis la 24-an de marto 1934 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Emil Raitsits maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1904. Ekde la sekvanta jaro li estis praktikanto, baldaŭ asistanto en la altlernejo. Li estis gvidanto de la ambulanco pri pli malgrandaj bestoj kaj ties laboratorio inter 1908-1934. Post 2 jaroj li estis ankaŭ estis bestokuracisto de Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno (Budapeŝto), inter 1914–1930 li redaktis la bestoĝardenan gazeton. Dum la 1-a mondmilito li laboris civile en hospitalo pri ĉevaloj. En 1923 li doktoriĝis, post 2 jaroj li atingis la instruan rangon eksterordinara instruisto. En 1930 li fondis, poste redaktis gazeton pri hundoj. Li plej detale okupiĝis pri la hungaraj hundorasoj. Li edziĝis en 1917, idoj neniam naskiĝis. En 1933 li travivis plurajn tragediojn, fine li mortigis sin.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A magyar eb (1916)
- A magyar juhászebekről (1926)
- A kuvasz ősi jellegű kutyafajta (1931)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto (la koncerna teksto estas legebla en la 16-a paĝo)
- hungarlingva biografio
- [1]