Emil Steinberger
Emil Steinberger | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 6-an de januaro 1933 (91-jaraĝa) en Lucerno | ||||
Lingvoj | svisgermana • germana • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Svislando vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Niccel Steinberger (1999–) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | humuristo desegnisto kartunisto eldonisto ilustristo verkisto klaŭno aktoro vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Swissmakers vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Emil STEINBERGER (* naskiĝis 6-an de januaro 1933 en Lucerno), estas Svisa humuristo, aŭtoro, reĝisoro kaj aktoro. Li estas tre konata en germanio kaj svislando ekde la 1970-aj jaroj kiel Emil.
Vivo kaj verkoj
[redakti | redakti fonton]Emil Steinberger estas la filo de la librotenisto Rudolf Steinberger kaj ties edzino Creszentia, naskita Horat. Jam kiel knabo li improvizis skeĉojn. Li fariĝis poŝtoficisto, ekde 1960 li vizitis la instituton por grafiko en Lizern kaj diplomiĝis kiel grafikisto. 1966 li edzigis Maya Rudin. 1967 li malfermis la malgrandan teatron „Kleintheater am Bundesplatz“, en kiu okazis Jazzkoncertoj, Teatro- kaj Kabaret-prezentadoj kaj liaj propraj prezentadoj. En Luzerno li malfermis kinejon kun 150 sidlokoj, la „Atelier-Kino“, Ateliero-kinejon, kiu ĝis nun aktivas.
Liaj Emil-skeĉoj estis senditaj en germanio, svislando, la GDR, DDR. Li aktoris en lingvoj franca, germana kaj svisgermana.
La svisgermana akĉento estas bone komprenita kaj alloga ankaŭ en germanio. Emil parolas tre malrapide. Tio similas al la japana prezentadstilo rakugo.
Fine de 1993 li iris al New York, vivanta tie normalan, burĝan, anoniman vivon. Je la 28-a de majo 1999 li edziĝis sian duan edzinon Niccel Kristuf, kun kiu li reiris al Svislando kaj nun vivas ĉe la lago de ĝenevo.
Li eldonis librojn: Wahre Lügengeschichten veraj mensogaj rakontoj, Emil via New York. 2001 li fondis kun lia edzino eldonejon „Edition E“, en kiu liaj libroj kaj skeĉoj estas publicitaj.
Honorigoj
[redakti | redakti fonton]- 1971 – „Anerkennungspreis der Stadt Luzern“ für kulturelle Tätigkeiten
- 1976 – Deutschen Kleinkunstpreis in der Kategorie Kabarett
- 1985 – Prix Walo
- 1986 – Karl-Valentin-Orden
- 1988 – Hans Reinhart-Ring der Schweizer Gesellschaft für Theaterkultur
- 1996 – „Ehrennadel der Stadt Luzern“
- 2003 – Rose von Montreŭ Ehrenrose
- 2003 – Oertli-Preis por lia humoro transiranta lingvolimojn
- 2004 – Göttinger Elch por lia vivoverko
- 2004 – Deutscher Comedypreis Ehrenpreis por lia vivoverko
- 2004 – Morenhovener Lupe
- 2005 – Salzburger Stier Ehrenstier por lia vivoverko
- 2006 – Bayerischer Kabarettpreis (Ehrenpreis)
- 2008 – Ehrenbürger der Stadt Luzern okaze de lia 75-a naskiĝfesto
Listo de liaj plej gravaj skeĉoj
[redakti | redakti fonton]Hochdeutsch | Schwyzerdüütsch | Francais | Esperanto |
---|---|---|---|
Am Fenster | Am Fänschter | A la fenêtre | Ĉe la fenestro |
Am Matterhorn | Am Matterhorn | Au Cervin | Je la Materhorn |
Das Steuerformular | Stüürformular | – | Impoŝto-formularo |
Der Blutspender | Dä Bluetspänder | Donneur du sang | La donacanto de sango |
Der Feinschmecker | Dä Gourmet | Le gourmand | La frandemulo |
Der Kinderwagen | Dä Chinderwage | La poussette | La infanĉareto |
Der Wahlverlierer | Dä Wahlverlüürer | Politicien flambant | La malvenkinta politikisto |
Hochzeitsglückwünsche | Hochzitsglückwünsch | – | Bondeziroj al edziĝo |
Im Zug | Im Zug | Dans le train | En la trajno |
Mengenlehre | Mängelehr | La théorie des ensembles | La teorio de kvantoj |
Polizeihauptwache | Polizeiposchte | Poste de police | La ĉefpolicejo |
Telegrafenamt | S Telegrafeamt | – | La telegrafejo |
Der Pilot | Dä Pilot | – | La piloto |
– | Am Kiosk | Le kiosque | La kiosko |
– | De Quizmaster | – | La kvizmajstro |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Emil Steinberger en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- oficiala retejo
- retejo Edition E
- Emil Steinberger nomumiĝis honora civitano, artikolo germanlingva Arkivigite je 2008-03-11 per la retarkivo Wayback Machine