Saltu al enhavo

Emil Wolf

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Emil Wolf [volf], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wolf Emil (naskiĝis la 2-an de januaro 1886 en Budapeŝto, mortis la 15-an de julio 1947 en Coq-sur-Mer en Belgio) estis hungara kemiisto, negocisto. [1]

Busto de Emil Wolf

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Emil Wolf akiris kemian diplomon en Munkeno. Komence li laboris en Germana Regno, post la hejmenveno en uzino de Gedeon Richter. En 1910 li fondis kemian uzinon "Alka", kiu nun funkcias kiel "Chinoin". Li la unua komencis produkti en Hungario la sintezajn medikamentojn. En 1944 li estis deportita al Germanio. En la sekva jaro li reorganizis la uzinon.

Produktitaj medikamentoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • ultraseptyl
  • papaverin

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]