Emile, aŭ Pri la Eduko
Émile ou De l’éducation | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Jean-Jacques Rousseau |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1762 |
Ĝenro | edukadromano • traktaĵo • filozofia fikcio • fikcio • rakontado |
Loko de rakonto | Parizo • Eŭropo |
'Emile, aŭ Pri la Edukado' estas filozofia traktaĵo pri la homa naturo verkita de Jean-Jacques Rousseau en 1762, kiu konsideris ke ĝi estis “sia plej bona kaj plej grava verko”. Ĝi traktas politikajn kaj filozofajn temojn rilate al la interagado de unuopulo kun la socio, specife ĝi emfazas pri la natura bonkoreco de homoj (Rousseau asertis, ke homo estas bona laŭ naturo), sed tiu partoprenas en korupta socio. En Emile, Rousseau proponas, pere de priskribo, eduksistemo per kiu la natura homo povu kunvivi en korupta socio. En la traktaĵo Rousseau rakontas historion pri junulo Emile kaj ties prizorganto, por bildigi la manieron eduki la idealan civitanon. Tamen, Emile ne estas detaligita gvidlibro, kvankam ĝi inkluzivas kelkajn konsilojn pri edukado de infanoj. Ĝi estas konsiderata la unua traktaĵo pri eduka filozofio en Okcidento.
La teksto dividiĝas en kvin “librojn”, la unuaj tri dediĉitaj al la infanaĝo de Emile, la kvara al la adoleskaĝo, kaj la kvina al la edukado de Sofia, la “ideala virino” kaj estonta edzino de Emile, kaj al la hejma vivo kaj civila de li.