Emilia Wojtyła
Emilia Wojtyła | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Emilia Anna Kaczorowska |
Naskiĝo | 26-an de marto 1884 en Kremenec |
Morto | 13-an de aprilo 1929 (45-jaraĝa) en Wadowice |
Mortokialo | Miokardiito kaj kronika rena nesufiĉo |
Tombo | Tombejo Rakowicki en Krakovo |
Lingvoj | pola • aŭstra-germana |
Ŝtataneco | Dua Pola Respubliko (1918–1929) Aŭstrio-Hungario (1884–1918) Pollando |
Familio | |
Patro | Feliks Kaczorowski (en) |
Patrino | Maria Anna Scholz (en) |
Edz(in)o | Karol Wojtyła (1906–) |
Infanoj | Johano Paŭlo la 2-a, Edmund Wojtyła |
Emilia Wojtyła, el la domo Kaczorowska (naskiĝis la 26-an de marto 1884 en Krakovo, mortis la 13-an de aprilo 1929 en Wadowice) – patrino de Karol Wojtyła, la posta papo Johano Paŭlo la 2-a.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Filino de Anna Maria Scholz (interŝanĝe Szolc) (1853–1897) kaj Feliks Kaczorowski (1849–1908). Ŝi devenis de modesta metia familio. Estis la kvina el 13 infanoj. Membroj de ŝia familio devenis de Biała, nun la parto de Bielsko-Biała, de kie translokiĝis al Krakovo. Ŝia nevo estis oficiro de Pola Soldataro Aleksander Florkowski (edzigita al la filino de Franciszek Stok). Emilia Kaczorowska finis 8-jaran monaĥejan lernejon gvidatan de la Fratinoj de Dia Amo kaj estis praktikanta katolikino.
Edziniĝis al Karol Wojtyła (patro). Ilia nupto-dato, nelonge trovita de Milena Kindziuk, okazis la 10-an de februaro 1906 en Krakovo en tiutempa garnizona preĝejo al Sanktaj Petro kaj Paŭlo. Post geedziĝo de tempo al tempo okupiĝis kiel tajloristino.
Ili havis trion da infanoj:
- Edmund Wojtyła, kiu naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1906; estis kuracisto en malsanulejo en Bielsko, mortis dum la epidemio de skarlatino en 1932,
- Olga Maria Wojtyła, kiu naskiĝis kaj mortis la 7-an de julio 1916,
- Karol Józef Wojtyła, la posta papo.
Emilia Wojtyła mortis en 1929 rezulte de korinflamo kaj laceco de renoj, kiel oni skribis en morto-matrikulo.
Ŝianome estis nomita voja tunelo en Silezia provinco, konstruita marte 2010 en distrikto Żywiecki (Tunelo Emilia)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Lokigo de la familia tombo de Wojtyła, OpenStreetMap
- "Dane metrykalne-Emilia Kaczorowska" Arkivigite je 2017-07-04 per la retarkivo Wayback Machine