Emilie von Gleichen-Rußwurm
Emilie Friederike Henriette von GLEICHEN-RUSSWURM (naskiĝinta la 25-an de julio 1804 en Jena, mortinta la 25-an de novembro 1872 en Hammelburg-Bonnland) estis filino de Friedrich kaj Charlotte von Schiller kaj biografiistino.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Emilie jam post kelkaj monatoj estis duonorfino pasigonta la junulajn jarojn ĉe la patrino je Vajmaro. Inter 1827 kaj 1828 vivis ŝi en Berlino, kelke da tempo kun la familio de Wilhelm von Humboldt. En 1828 edzigis ŝi la pli malfruan bavaran ĉambelano Adalbert von Gleichen-Rußwurm (1803–1887) vivonte kun li sur Kastelo Greifenstein en Malsupra Frankonio. La lastajn vivojarojn li estis duone blinda. Filo lia Ludwig famiĝis kiel impresionisma pejzaĝisto kaj estis patro de la verkisto Alexander von Gleichen-Rußwurm.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Emilie von Gleichen-Rußwurm gravis publikigante serion da kontribuaĵoj altvaloraj kaj multon senvualigantaj pri la vivo de la gepatroj Friedrich kaj Charlotte.
- Der Briefwechsel von Schiller und Lotte 1788–1789. (Stuttgart 1856)
- Schillers Beziehungen zu Eltern, Geschwistern und der Familie von Wolzogen. (1859)
- Charlotte von Schiller und ihre Freunde. (1860–1865, trivolumoj)
- Schillers Kalender. Ein Stück Tagebuch. (1865)
- Schillers dramatische Entwürfe. (1867)
- Schillers Briefwechsel mit seiner Schwester Christophine und seinem Schwager Reinwald. (letera korespondado de Schiller kun fratino Christophine kaj bofrato Reinwald; postmorte finis la eldonon Wendelin von Maltzahn, Leipzig 1875).
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- biografio pri la edzo ĉe NDB
- Oellers, Norbert: "Schiller, Johann Christoph Friedrich" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 22 (2005), p. 759-763
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Emilie von Gleichen-Rußwurm en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- ligiloj ĉe DDB