Eminebairĥosaro
Situo de Eminebairĥosaro sur la mapo de Krimeo Koordinatoj: 44° 48′ 07″ N 34° 17′ 22″ O / 44.801944444444 °N, 34.289444444444 °O (mapo) |
Eminebairĥosaro (ruse Эмине-Баир-Хосар, ukraine Еміне-Баїр-Хосар, krime-tatare Emine Bayır Hasar, Эмине Байыр Хасар; foje oni nomas ĝin ankaŭ Mamuta kaverno) estas karsta kaverno, kiu troviĝas sur la malsupra altebenaĵo de Ĉatirdago en Krimeo (Ukrainio). La kaverno (la esplorita parto) longas ĉ. 1460 metrojn kaj profundas ĉ. 120 metrojn.
La kaverno estas science esplorata ekde 1927. Ekde 1994 la kaverno estas ekipita por turista vizitado. La natura enirejo de la kaverno prezentas vertikalan 16-metran kanalon. Por ebligi la turisman vizitadon oni aranĝis aldonan oblikvan enirejon. La natura enirejo servis kiel kaptilo, en kiun dum jarcentoj falis multaj bestoj - en la argilaj akumulaĵoj de la kaverno oni trovis skeletojn de multaj bestoj (mamutoj, kavernaj ursoj, vila rinocero). En la kaverno funkcias paleontologia ekspozicio surbaze de tiuj trovaĵoj. En kaverno ekzistas subtera lago.
Proksime al Eminebairĥosaro troviĝas ankaŭ Marmora kaverno; ambaŭ kavernoj formas komunan ripoz-turisman komplekson.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Pri la kaverno Arkivigite je 2011-11-02 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
- Pri la kaverno, fotoj de la kaverno Arkivigite je 2010-06-18 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)