Emma Ritoók
Aspekto
Emma Ritoók | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 15-an de julio 1868 en Oradea | |
Morto | 3-an de aprilo 1945 (76-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 620-355. fülke vd | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Patro | Zsigmond Ritoók vd | |
Gefratoj | Zsigmond Ritoók vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto Literatura tradukisto poeto aesthetician (en) vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
RITOÓK Emma (rito:k) estis hungara verkistino, poetino, tradukistino naskita en Nadjvarado la 15-an de julio 1868 kaj mortinta en Budapeŝto la 3-an de aprilo 1945.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Emma Ritoók studis en Budapeŝto, Lepsiko kaj Parizo kaj en 1906 ŝi havigis diplomon de doktoro pri filogio. Ŝi estis bibliotekistino de la Ĉefurba Biblioteko. En 1897 ŝi gajnis sciencan konkurspremion (A természettudományi irány a szépirodalomban La naturscienca tendenco en la beletristiko) de la Szigligeti Társaság de Nagyvárad. En 1905 ŝi distingiĝis per sia konkursgajninta romano Egyenes úton - egyedül. Ŝi tradukis de skandinaviaj verkistoj Bjørnstjerne Bjørnson, Knut Hamsun.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Egyenes úton - egyedül (romano, Bp., 1905);
- Arany János elmélete az eposzról (studo, Bp., 1906);
- A nagy véletlen (romano, Bp., 1909);
- Négyen a tűz körül (rakontoj, Bp., 1911);
- Ellenséges világ (rakontoj, Bp., 1911);
- Sőtét hónapok (poemoj, Bp., 1920);
- A szellem kalandorai (I – II., romano, Bp., 1921);
- Pán megváltása (misztériumjáték, Bp., 1929);
- Gyárfás Sándor két élete (romano, Bp., 1933).