Saltu al enhavo

En el día de hoy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
En el día de hoy
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jesús Torbado
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1976
Eldonejo Editorial Planeta
Ĝenro Ukronio
Honorigoj Premio Planeta
vdr

En el día de hoy (Hodiaŭe) estas romano de Jesús Torbado, venkinto de la Premio Planeta en 1976. Temas pri ukronio kiu supozigas ke en la Hispana Enlanda Milito (1936-1939) venkis la respublika tendaro kaj ne la frankisma tendaro, kiuj fakte estis la realaj venkintoj. La titolo referencas la lastan militinformon —kaj nuran subskribitan de Francisco Franco mem—, kiu startas per tiuj vortoj. La militinformo kiu aperas en la romano estas preskaŭ la sama de Franco sed subskribita de la respublika prezidento Manuel Azaña, diranta (nuraj ŝanĝitaj vortoj estas nigrigitaj): "Hodiaŭe, kaptita kaj senarmigita la ribelanta armeo, atingis la respublikaj trupoj siaj lastaj militceloj. La milito finiĝis. - Madrido, 1a de aprilo 1939"

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En 1939, la respublika tendaro venkas en la milito super la frankistoj. Dum la batalo de Ebro, Francio malfermis siajn landlimojn kaj ebligas la liveradon por la respublika tendaro (kio ne okazis en la realo). La maldekstra nova registaro tiam forpelas la ribelulojn for de la lando kaj tiu fuĝas al Portugalio, Kubo (kiel Franco mem). Ernest Hemingway, establita en la ĉefurbo, ekverkas Madrido estis festo. Sed, ne ĉio funkcias bone, la registaro ekestas neestabila kaj okazas violentaj epizodoj inter anarkiistoj kaj komunistoj. Krome, la frankistoj planas duan puĉon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.