Saltu al enhavo

Enciklopedio Álvarez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enciklopedio Álvarez
referencverko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1954
vdr

La Enciklopedio Álvarez estis unu de la plej konataj enciklopedioj uzitaj dum la reĝimo de la diktatoro Francisco Franco, el 1954 ĝis 1966. Antonio Álvarez Pérez, ties aŭtoro, estis instruisto kiu laboris en Zamoro (Hispanio).

El la 1940-aj jaroj li vere ordigis la studobjektojn kaj liaj kolegoj instigis lin aranĝi la materialon. En 1951 li jam havis prilaborita la unuan volumon, por infanoj de 6 ĝis 8 jaroj, kiu superis la diversajn tiaman cenzurojn de Hispanio (politika kaj eklezia), kaj sekvajare li sukcesis eldoni ĝin en Zamoro en la eldonejo ELMA. Post sukceso, publikigis ĝin ankaŭ la eldonejo de Valadolido nome Miñón, kiu plue sukcesigis la vekon.

Oni ampleksigis la diversajn librojn, tri versiojn de "Mi cartilla" kaj "El parvulito", la librojn korespondajn al "unua grado" (por lernejanoj de ĝis 7 jaroj), "dua grado" (de 7 ĝis 12 jaroj) kaj "tria grado" (de 12 ĝis 15 jaroj) kaj la enciklopedion de "Profesia Enkonduko", krom kajerojn de ekzercoj kaj libroj por instruistoj.​ La Enciklopedio Álvarez atingis la 80% de la merkato de la tiamaj lernolibroj, kaj oni ĉirkaŭkalkulas, ke oni vendis ĝis 22 milionojn da ekzempleroj en Hispanio kaj inter 33 kaj 34 milionojn se aldonita la cetero de la materialo, kajeroj, libroj por instruistoj ktp. En 1973 je la aprobo de Ĝenerala Leĝo de Edukado, pli kongrua kun la fina epoko de frankismo, la enciklopedio Álvarez ĉesis esti uzata.

La enciklopedio enhavis studobjektojn kiel Historio de Hispanio, Sankta Historio, Evangelioj, Hispana Lingvo, Aritmetiko, Geometrio, Geografio, Naturaj Sciencoj, Familia kaj Socia Edukado, Higieno, Rememorigaj Lecionoj, Politika Edukado ktp. Ĝenerala edukado kaj historio estis la studobjektoj kiuj estis pli manipulitaj kongrue kun la ideologio de la frankisma reĝimo.

Ekde la unuaj eldonoj de la 1950-aj jaroj ĝis la lastaj de 1966 okazis ŝanĝoj kaj reformoj, kaj pri la enhavo kaj Pri la kvalito de la libroj, kun pli bonaj desegnoj el nigrablanka al koloro. En 1997, la eldonejo EDAF faris faksimilan eldonon de la plej popularaj eldonoj:

Ili ne celis la instruadon en bazlernejoj, sed la memoron de tiuj kiuj uzis la enciklopediojn estante infanoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]