Endre Baán
Endre Baán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de novembro 1855 en Iván |
Morto | 14-an de novembro 1928 (72-jaraĝa) en Sopron |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1879) ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto redaktoro ![]() |
Endre Baán [bAn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Baán Endre estis hungara politikisto, redaktoro.
Endre Baán[1] naskiĝis la 24-an de novembro 1855 en Iván (vilaĝo), li mortis la 14-an de novembro 1928 (leksikonoj konas aliajn mortotagojn) en Sopron.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Endre Baán maturiĝis en benediktana gimnazio en Sopron, poste li studis jaron en Vieno, pli poste 3 jarojn en Reĝa Universitato de Budapeŝto, kie li akiris juran diplomon en 1879. En la sekva jaro li akiris advokatan licencon. Jam ekde 1877 li havis statuson en la departementa kunsido, post la diplomo postenojn. Inter 1894–1905 li estis subdepartementestro, poste ĉefdepartementestro ĝis la pensiuliĝo en 1917. Inter 1876-1883 li estis ankaŭ redaktoro de la loka gazeto. Dum la aktiva vivperiodo li strebis multe pri novaj fervojaj linioj kaj industriaj entreprenoj en Sopron. Li ricevis dufoje reĝajn premiojn.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare kun foto
- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare (legebla post klako al majusklo B, poste trovu la nomon)