Endre Gyula Latabár
Endre Gyula Latabár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 2-an de januaro 1872 en ![]() |
Morto | la 18-an de majo 1901 en ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Endre Gyula Latabár [djula], aŭ Endre Latabár (pli juna), laŭ hungarlingve kutima nomordo Latabár Endre Gyula estis hungara aktoro.
Endre Gyula Latabár[1] naskiĝis la 2-an de januaro 1872 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 18-an de majo 1901 en Újpest (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Endre Gyula Latabár akiris aktoran diplomon en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo en 1890. Li komencis sian aktoran karieron en teatra kompanio de Antal Bokody en Nagysurány. Post monatoj li estis membro de teatra trupo de Károly Somogyi en Győr. Liaj pli gravaj teatraj stacioj aŭ kompanioj estis Sopron (1891), Pécs (1892), Lajos Makó (1894–1899), Iván Relle (1899). Lastfoje li estis prizorganto en teatro de Nagyvárad. Li frue mortis pro meningito. Li edziĝis en 1896, lia edzino naskis filon en 1898.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: Reĝo Lear - Curan
- Antal Deréki: Dreyfuss - prizonisto
- József Bokor (komponisto): Az édes - Jancsi
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografieto
- datenoj (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre) Arkivigite je 2022-02-22 per la retarkivo Wayback Machine