Endre Latabár (1811 - 1873)
Endre Latabár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de novembro 1811 en Kiskunhalas |
Morto | 10-an de julio 1873 (61-jaraĝa) en Miskolc |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Mária Török |
Infanoj | Endre Latabár (1841 - 1888), Kálmán Árpád Latabár |
Okupo | |
Okupo | aktoro tradukisto reĝisoro teatrestro |
Endre Latabár, hungare Latabár Endre estis hungara aktoro, operokantisto (tenoro), dirigento, reĝisoro, tradukisto kaj teatrestro. Lia filo estis Kálmán Árpád Latabár, lia nepo estis Árpád Latabár (1878).
Endre Latabár naskiĝis la 16-an de novembro 1811 en Kiskunhalas - mortis la 10-an de julio 1873 en Miskolc.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Endre Latabár en 1831 aliĝis al migra teatra trupo, ili ludis en diversaj urboj. Ekde 1837 li ankaŭ tradukadis precipe operetojn al la hungara lingvo. Depost 1838 li ne plu kantadis, sed reĝisoradis kaj dirigentadis. En 1842 li fondis trupon, kiun li estris dum 3 jardekoj, kie estis anoj ekzemple Ede Paulay, Ede Újházi, Róza Déryné Széppataki. Li inaŭguris teatrojn en Szabadka (nuntempa Subotica) en 1854, en Miskolc en 1857. Li fondis aktoran dinastion, lia filo estis Endre Latabár (pli juna).
Elektitaj trupanoj
[redakti | redakti fonton]- István Együd
- Vilmos Foltényi
- Júlia Gvozdanovics
- Vince Horváth
- György Némethy
- József Szép
- József Tamássy
- Miklós Tihanyi (pli aĝa)
- György Völgyi
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- skulptaĵo en Miskolc
Lia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk) - Udvornik (en la premiero)
- Gioacchino Rossini: La barbiro de Sevilo - Almaviva
- Jacques Offenbach: Orphée aŭ enfers - Jupiter