Kiskunhalas
Kiskunhalas | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo (1439–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 6400 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 26 009 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 114 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 26′ N, 19° 29′ O (mapo)46.43194444444419.488333333333Koordinatoj: 46° 26′ N, 19° 29′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 227,58 km² (22 758 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kiskunhalas [+] | |||||
Kiskunhalas [kiŝkunhalaŝ] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Kiskunhalas, kies centro ĝi estas. La loknomo signifas: eta-kumana-fiŝa. Apud la urbo troviĝas lago, verŝajne pri ties fiŝoj devenas la loknomo.
Situo
[redakti | redakti fonton]Kiskunhalas situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Dunaföldvár-Subotica, laŭ fervojoj Budapeŝto-Beogrado kaj Kiskunfélegyháza-Bátaszék. Budapeŝto troviĝas 130 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La tatara invado maldensigis la loĝantaron en 1241, tial poste reĝo Adalberto la 4-a setligis kumanojn inter riverojn Danubo kaj Tiso. Ili fondis la komunumon en 1290, kiu ricevis la rangon kampurbo en 1436. Dum la turkoj la urbeto pluvivis kun multe da suferoj. Post la turka erao la Habsburgoj senrajte hipotekis la urbeton en 1702 al la Ordeno de germanaj kavaliroj. La loĝantaro elaĉetis ĝin en 1745. Ĝis 1753 Kiskunhalas estis rezidejo de "Malgranda Kumanujo". La kumana aŭtonomio ĉesis en 1876. Ventomuelejo ekfunkciis en 1860, kiu ankaŭ nun estas videbla.
La urbo famas pri punto (Árpád Dékáni, Mária Markovits), krome pri agraraj produktoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Urbodomo de Kiskunhalas
- Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Kiskunhalas)
- Preĝejo Koro de Jesuo kaj Terezo el Lisieux (Kiskunhalas)
- Kalvinana preĝejo (Kiskunhalas)
- Sinagogo de Kiskunhalas
- termala banejo
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en Kiskunhalas naskiĝis kaj mortis:
- en Kiskunhalas naskiĝis:
- aktoroj Tibor Bodor kaj Endre Latabár (pli aĝa)
- Péter Balázs (arkivisto)
- fotisto Iván Köves
- gitaristo Zsolt Daczi
- infankuracisto Ervin Paraicz
- instruisto János Jónás
- Károly Tóth (juristo)
- Lajos Tóth (juristo)
- ĵurnalisto Antal Balla (ĵurnalisto)
- kirurgo László Hangody
- komponisto Árpád Solti
- kuracisto József Frankl
- oficisto Tibor Fajth
- operkantisto Erika Miklósa
- parlamentano János Kerényi
- pentristo Viola Berki
- politikisto Sándor Garbai
- saksofonisto Viktor Tóth
- teatrestro Károly Szuper
- en Kiskunhalas mortis:
- juristo István Gyárfás
- kalvinana episkopo János Tormássy
- kirurgo László Monszpart
- pastro Áron Szilády
- pentristoj Balázs Diószegi kaj Ernő Stepanek
- skulptisto István Örkényi Strasser
- verkisto Julianna Zsigray
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Sfântu Gheorghe, Rumanio (1997)
- Kanjiĵa, Serbio (1967)
- Subotica, Serbio (2001)
- Kronach, Germanio (1994)
- Nowy Sacz, Pollando (1994)
- Hódmezővásárhely, Hungario (1998)
- Aizkraukle, Latvio (2005)