István Örkényi Strasser
Aspekto
István Örkényi Strasser | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de februaro 1911 en Szentes |
Morto | 11-an de oktobro 1944 (33-jaraĝa) en Kiskunhalas |
Mortokialo | Holokaŭsto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
István Örkényi Strasser [iŝtvAn orkEnji straser], laŭ hungarlingve kutima nomordo Örkényi Strasser István estis hungara skulptisto, instruisto.
István Örkényi Strasser [1] naskiĝis la 6-an de februaro 1911 en Szentes, li mortis la 11-an de oktobro 1944 en Kiskunhalas.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Örkényi Strasser devenis el juda familio. Li komence estis komercisto, sed kun financa apogo de la naskiĝurbo li lernis skulptadon en Hungara Belarta Altlernejo en la jaroj 1932–1933. Lia ĉefinstruisto estis Ferenc Sidló. Li debutis en ekspozicio en 1935. Inter 1939 kaj 1943 li instruis en propra arta lernejo kun Aurél Bernáth. Ekde 1941 li ofte estis trudlaboristo. En 1944 la nazioj mortpafis lin. Li ricevis kelkajn premiojn ekde 1935.
Ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Arthalo Budapeŝto (1935, 1940)
- Budapeŝto (1947)
- Szentes (1969)
Elektitaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kolduslány
- Anyaság
- Női fej
- Imádkozó fiú
Elektitaj reliefoj
[redakti | redakti fonton]Elektitaj platetoj
[redakti | redakti fonton]- "Maya"
- "Éva"
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-11-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-11-22. Alirita 2018-11-22 .