Szentes
Szentes | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 6600 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 24 905 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 71 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 39′ N, 20° 15′ O (mapo)46.65194444444420.257222222222Koordinatoj: 46° 39′ N, 20° 15′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 353,25 km² (35 325 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Szentes [+] | |||||
Szentes [senteŝ] estas urbo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en Distrikto Szentes, kies centro ĝi estas.
Situo
[redakti | redakti fonton]Szentes situas sur ebenaĵo, preskaŭ apud Tiso havanta havenon, apud kanalo Kurca, laŭ ĉefvojo Kunszentmárton-Hódmezővásárhely, laŭ la fervojoj Szolnok-Makó kaj Kiskunfélegyháza-Orosháza. Proksime estas Csongrád kaj Szegvár.
Historio
[redakti | redakti fonton]La ĉirkaŭo estas loĝata ekde la praepoko. La komunumo estis unuafoje menciita en 1075. Szentes iĝis urbo en 1730, estis inter 1883 kaj 1950 departementejo de Csongrád, poste distriktejo ĝis 1984. En 1960 televid-turo konstruiĝis por dissendi programojn al Sud-Hungario, kiu estas la plej alta konstruaĵo de la departemento.
En vivo de la urbo gravas la agrikulturo. Nuntempe 5 mezlernejoj kaj 8 bazlernejoj funkcias en la urbo.
Vizitindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- novrenesanca Departementa domo (Szentes) el 1883
- Urbodomo de Szentes
- mezepokdevena Kirko Sankta Anna (Szentes), en 1450 pligrandigita, en 1853 escepte la turon tute nova konstruiĝis
- Preĝejo Koro de Jesuo (Szentes)
- Kalvinana preĝejo (Szentes)
- Kalvinana preĝejo (Szentes-Felsőpárt)
- Luterana preĝejo (Szentes)
- Ortodoksa preĝejo Sankta Nikolao (Szentes)
- romanika Sinagogo (Szentes) el 1872, nun biblioteko
- Muzeo József Koszta (Koszta József Múzeum), prezentas metiojn
- termala banejo (78°, ekde 1958)
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Szentes naskiĝis kaj mortis:
En Szentes naskiĝis:
- aktoroj Ibolya Nagy, József Tóth, Lajos Őze kaj Sándor Gáspár
- apotekisto Zoltán Csipke
- episkopo, ministro Mihály Horváth (historiisto)
- fizikisto György Szigeti
- inventisto Antal Pollák
- kemiisto János Holló
- kuracistoj Kálmán Lissák, Zsigmond Purjesz (pli juna) kaj Zsigmond Purjesz (pli maljuna)
- literaturhistoriistoj László Négyesy, János Barta
- operokantisto János Berkes
- pastro Bálint Kiss
- pedagogo Pál Bor
- Erika Szabó (politikisto)
- psikologo Ferenc Pataki
- László Márkus (reĝisoro)
- Antal Békefi (verkisto)
En Szentes mortis:
- instruisto Mihály Bácskai
- kalvinana pastro Dániel Pázmány
- kirurgo Gyula Jáki
- pastro István Szalai
- ŝafisto István Andrikó
Famaj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Bačka Topola, Serbio
- Buñol, Hispanio
- Dumbrăvița, Rumanio
- Hof Aŝkelon, Izraelo
- Kaarina, Suomio
- Markgröningen, Germanio
- Sankt Augustin, Germanio
- Skierniewice, Pollando
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|