Zsigmond Purjesz (pli maljuna)
Aspekto
Zsigmond Purjesz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1845 en Szentes |
Morto | 17-an de februaro 1896 (51-jaraĝa) en Terézváros |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1869) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
Zsigmond Purjesz [ĵigmond purjes], laŭ hungarlingve kutima nomordo Purjesz Zsigmond, estis hungara kuracisto, internisto kaj medicinhistoriisto.
Zsigmond Purjesz naskiĝis en 1845 en Szentes. Li mortis la 17-an de februaro 1896 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zsigmond Purjesz akiris kuracistan diplomon en Universitato de Pest en 1869 (sed li lernis ankaŭ en Universitato de Vieno). En la sekva jaro li eklaboris en universitata kliniko de Pest (urbo) ĉe Frigyes Korányi. Ekde 1873 ĝis sia morto li redaktis Orvosok Zsebnaptára (=Poŝkalendaro de kuracistoj). En 1877 li estis nomumita privata profesoro en la menciita universitato. Li okupiĝis multe pri historio de pratempa medicino-historio.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Gyógyászati vényzsebkönyv a bel- és külbetegségekre, valamint a szem-, fül- és bőrbajokra nézve (1867, 1877) - tradukaĵo
- A sebészi kór- és gyógytan alapvonalai (1874, 1877) - tradukaĵo
- Az Ebers-féle orvosi papyrus (1876)
- A belgyógyászat tankönyve orvosnövendékek és gyakorló orvosok számára (1885, 1889, 1894) - studenta lernolibro