Ibolya Nagy
Etoso
Ibolya NAGY [iboja nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Ibolya estis hungara aktoro.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/3/35/Nagy_Ibolya.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/b/b5/Nagy_Ibolya-1902.jpg)
Ibolya Nagy [1] naskiĝis la 9-an de februaro 1864 en Szentes, ŝi mortis la 22-an de aŭgusto 1946 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ibolya Nagy akiris diplomon en Teatra Altlernejo. Post siaj studoj ŝi ricevis rolojn en Popolteatro en 1884. Post 2 jaroj ŝi aliĝis al Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1914 ŝi pensiuliĝis kaj plene retiriĝis, sed post 4 jaroj ŝi denove estis aktiva. En 1923 ŝi estis nomumita eterna membro de la Nacia Teatro, en la sekva jaro ŝi ricevis oran ringon kiel distingon.
Elektitaj roloj[redakti | redakti fonton]
- Molière:
- La malsanulo pro imago - Toinette
- Tartufo - Dorine
- Johann Wolfgang von Goethe: Fausto - Marta
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Kamilla
Filma rolo[redakti | redakti fonton]
- A becsapott újságíró (1914)