Saltu al enhavo

Ervin Paraicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ervin Paraicz
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1927 (1927-07-13)
en Kiskunhalas
Morto 28-an de julio 2012 (2012-07-28) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Semmelweis Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto
neŭrologo
universitata instruisto
kirurgo
pediatro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ervin Paraicz [paraic], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Paraicz Ervin estis hungara neŭrokirurgo por infanoj, altlerneja instruisto.

Ervin Paraicz[1][2] naskiĝis la  13-an de julio 1927(nun 1927-07-13) en Kiskunhalas, li mortis la 28-an de julio 2012 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ervin Paraicz akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1951. Post la diplomo li praktikadis 2 jarojn en hospitalo, poste en la universitataj kliniko kaj instituto ĝis 1957, pli poste lia statuso altiĝis kaj inter 1960–2000 li estis ĉefkuracisto. Li ankaŭ estis docento (1980–1986), poste profesoro en la universitato. Intertempe li kompletigis sian diplomon per kirurgio en 1957, nervokirurgio post 2 jaroj, neŭrologio pri infanoj en 1985. Li kandidatiĝis en 1966, li doktoriĝis en 1989 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, baldaŭ li pensiuliĝis en 2000, sed li restis plu konsilisto. Li estis unu el la fondintoj de beba kaj infana neŭrokirurgioj en Hungario atinginta precipe signifajn rezultojn en la infanaĝa hidrocefalo, dum li faris pli ol mil tiajn operaciojn. Paraicz edziĝis en 1952, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1955 kaj 1960. Li ricevis 2 premiojn en 1979 kaj 1988.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Agytumor és pangásos papilla. (kunaŭtoro, 1956)
  • Subduralis haematoma csecsemő- és gyermekkorban. (kunaŭtoro, 1959)
  • A központi idegrendszer röntgenkontraszt-vizsgálatainak új útjai csecsemő- és gyermekkorban. (disertaĵo, 1965)
  • Ideggyógyászati és idegsebészeti vizsgálatok csecsemő- és gyermekkorban. Monográfia. (monografio, kunaŭtoro, 1966; tralaborita: 1978; germane 1966; tralaborita: 1968; ruse 1970; tralaborita: 1980)
  • Pre- and Postoperative Problems in Myelodysplasia. (kunaŭtoro, 1975)
  • Csecsemők és gyermekek idegsebészeti vonatkozású betegségei, kezelésének néhány irányvonala. (disertaĵo, 1987)
  • A spina bifida occulta körébe tartozó gyermekkori gerincdaganatok. (kunaŭtoro, 1995).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.