Tibor Bodor
Tibor Bodor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1921 en Kiskunhalas |
Morto | 20-an de julio 2000 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 14/1-13 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1941) |
Okupo | |
Okupo | aktoro televida aktoro |
Tibor Bodor, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Bodor Tibor Imre estis hungara aktoro, voĉoaktoro, deklamisto, altlerneja instruisto.
Tibor Bodor[1][2] naskiĝis la 11-an de februaro 1921 en Kiskunhalas, li mortis la 20-an de junio 2000 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tibor Bodor akiris aktoran diplomon en Teatroarta Akademio en 1941. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro de Szeged. Post jaro la aliĝis al teatra trupo de Teatro de Miskolc, sed poste li estis soldato, eĉ militkaptito. En la teatra jaro 1948 li estis en Teatro de Pécs, poste jam en Budapeŝto en Nacia Teatro, respektive en Teatro Madách. En la instrua jaro 1951 kaj ekde 1957 li instruis en la akademio jam levita altlernejo, krome li ofte deklamis. Li ricevis 2 premiojn. Li edziĝis en 1945, lia edzino naskis dufoje.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Hamleto - Polonius
- Romeo kaj Julieta - Capulet
- Rikardo la 3-a - Hastings
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Lucifer
- Ferenc Molnár: Az üvegcipő - kapitano Gál
- Albert Camus: Caligula - Lepidus
- Molière: Tartufo - Orgon
- Kálmán Mikszáth: A Noszthy fiú esete Tóth Marival - ministrestro
Liaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Gyarmat a föld alatt (1951)
- Dolarpaĉjo (1956)
- Ha egyszer húsz év múlva (1965)
- Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo (televizia filmo, 1972)
- Telefonpapa (televizia filmo, 1982)
- Família Kft. (televizia serio, 1991)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Spencer Tracy, Jean Gabin, Erwin Geschonneck, William Conrad, Michel Piccoli, Morgan Freeman, Peter Ustinov [3]