English Heritage
Aspekto
English Heritage | ||
---|---|---|
The English Heritage Trust | ||
Identiga simbolo de English Heritage | ||
eldonejo karitata organizaĵo (2015–) private company limited by guarantee (en) (2015–) | ||
Komenco | 1-a de aprilo 2015 vd | |
Geografia situo | 51° 33′ 49″ N, 1° 47′ 40″ U (mapo)51.5635-1.7944Koordinatoj: 51° 33′ 49″ N, 1° 47′ 40″ U (mapo) | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Situo | Swindon | |
| ||
Agareo |
konservado kaj restarigo | |
Posedatoj | Burgo de Dovero vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | private company limited by guarantee | |
English Heritage (Angla Heredo) estas angla publika fondaĵo kiu havas du ĉefajn rolojn:
- konservi pli ol 400 arkeologiajn lokojn, historiajn ruinojn kaj historiajn konstruaĵojn posedatajn de la angla registaro, kaj laŭeble ebligi homojn viziti ilin, aŭ senpage aŭ kontraŭ enirpago,
- protekti arkeologiajn lokojn, historiajn ruinojn kaj historiajn konstruaĵojn posedatajn de aliaj: tion la fondaĵo faras per konsilo, ĝisdatigo de registro, kaj interveno kiam posedantoj deziras fari ŝanĝojn.
La fondaĵo estiĝis en 1983 kaj anstataŭis antaŭajn aranĝojn por konservi kaj protekti la historian medion de Anglio.
Eblas kotize aniĝi al English Heritage kaj tiel havi senpagan eniron al ĉiuj lokoj kiujn ĝi rekte respondecas.