Enmigrado en Brazilon
La enmigrado en Brazilon rilatas kun la translokiĝo de homoj antaŭe loĝintaj en aliaj mondopartoj, plejparte en Eŭropo. Ekde kiam la portugaloj ekposedis Brazilon, ili komencis en la jaro 1500 loĝigi tie kondamnitojn. Proksimume 1550 loĝis pli malpli 30.000 portugaloj en Brazilo. Inter 1500 kaj 1650 envenis proksimume 580.000 portugaloj en Brazilon, kiujn sekvis denove proksimume 600.000 enmingrantoj dum la orimpetego en Minas-Ĝerajso de 1700 ĝis 1760.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]En la sudo de Brazilo la klimataj kaj geologiaj kondiĉoj estis tiaj, kiaj ebligis al eŭropanoj ekloĝi tie ĉi kaj praktiki terkulturadon per la metodoj kutimaj al ili.
Post la sendependiĝo de Brazilo en 1822 la politika estraro provis disvolvi la malmulte evoluintajn, mezvarmajn zonojn precipe en la sudo per ekloĝigo de eŭropaj kamparaj familioj. Tio samtempe celis militprotekti la sudon de Brazilo kontraŭ eventuala minacado fare de Argentino.
Inter 1872 kaj 1940 proksimume 5 milionoj da eŭropanoj ekloĝis en Brazilo. Enmigris en Brazilon ekde 1800 ĝis 1950:
- portugaloj: 2 milionoj
- italoj: 1,5 milionoj
- hispanoj: 0,7 milionoj
- germanoj: 0,3 milionoj
- japanoj: 0,2 milionoj
La migrosaldo por 1.000 loĝantoj balanciĝis en 2014 je 0. Tio signifas, ke proksimume same multaj personoj enmigris kiel elmigris.[1]
Statistiko
[redakti | redakti fonton]Enmigrado al Brazilo inter 1884-1893, 1924-1933 kaj 1945-1949 Fonto: Brazila Instituto por Geografio kaj Statistiko (IBGE) | ||||||||
Nacieco | 1884-1893 | 1894-1903 | 1904-1913 | 1914-1923 | 1924-1933 | 1945-1949 | 1950-1954 | 1955-1959 |
Germanoj | 22.778 | 6.698 | 33.859 | 29.339 | 61.723 | 5.188 | 12.204 | 4.633 |
Hispanoj | 113.116 | 102.142 | 224.672 | 94.779 | 52.405 | 4.092 | 53.357 | 38.819 |
Italoj | 510.533 | 537.784 | 196.521 | 86.320 | 70.177 | 15.312 | 59.785 | 31.263 |
Japanoj | - | 11.868 | 20.398 | 110.191 | 12 | 5.447 | 28.819 | |
Portugaloj | 170.621 | 155.542 | 384.672 | 201.252 | 233.650 | 26.268 | 123.082 | 96.811 |
Okcidentazianoj | 96 | 7.124 | 45.803 | 20.400 | 20.400 | N/A | N/A | N/A |
Aliaj | 66.524 | 42.820 | 109.222 | 51.493 | 164.586 | 29.552 | 84.851 | 47.599 |
Entute | 883.668 | 852.110 | 1.006.617 | 503.981 | 717.223 | 80.424 | 338.726 | 247.944 |
Pri japanoj
[redakti | redakti fonton]Oni taksas, ke 15 % de la loĝantaro de Ooizumi, Japanio, parolas la portugalan kiel denaskan lingvon, kaj en 2007, Ooizumi havis la plej altan koncentriĝon de brazilanoj en Japanujo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Länderdatenbank der Deutschen Stiftung Weltbevölkerung Stichwort Brasilien. Arkivita el la originalo je 2015-03-26. Alirita 2015-04-16 .