Saltu al enhavo

Entre las piernas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Entre las piernas
filmo
Originala titolo Entre las piernas
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 22 jan. 1999
Ĝenro suspensa filmo, filma dramo, mistera filmo, amafera filmo
Kameraado Juan Amorós
Reĝisoro(j) Manuel Gómez Pereira
Produktisto(j) César Benítez León
Scenaro Joaquín Oristrell • Yolanda García Serrano • Juan Luis Iborra
Muziko de Bernardo Bonezzi
Rolantoj Victoria Abril • Javier Bardem • Dafne Fernández • Sergi López • Carmelo Gómez • Juan Diego • María Adánez • Manuel Manquiña • Carmen Balagué • Alberto San Juan • Blanca Portillo • Cristina Brondo • Antonio de la Torre • Adolfo Fernández • Natalia Dicenta • Roberto Álvarez • Joan Potau • Ginés García Millán • Chema Muñoz
Honorigoj Turia Award for Best Actor
IMDb
vdr

Entre las piernas (Inter la gamboj, 1999) estas hispana drama filmo reĝisorita de Manuel Gómez Pereira. Ĝi premieris la 14an de januaro 1999, havis totalon de 923 196 spektantoj enkalkulante ĉiujn hispanajn kaj francajn kinejojn kaj enspezis 3 470 643,31 eŭrojn.​

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Miranda (Victoria Abril) kaj Félix (Carmelo Gómez) estas geedzoj kun sukcesa profesia vivo. Ŝi estas radia ĵurnalistino kaj li estas policano. Kvankam ne ĉio estas kio ĝi ŝajnas, ĉar ili suferas grandan krizon rilatan kun sia seksa vivo kaj por solvi ĝin ili venas al terapio por seksodependuloj.

Tie, Miranda ekkonas Javier (Javier Bardem), scenaristo kiu estas en terapio ĉar li estas seksodependulo. Ekde tiam aperas granda seksa tensio inter ili kiu finfine plenumiĝis en la malantaŭa sidloko de aŭto kaj el tie ili malkovros, ke ĉio estis startinta multan tempon antaŭ la seksa terapio.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Victoria Abril kiel Miranda.
  • Javier Bardem kiel Javier.
  • Carmelo Gómez kiel Félix.
  • Juan Diego kiel Jareño.
  • Sergi López kiel Claudio.
  • Javier Albalá kiel Juancar.
  • María Adánez kiel Juani.
  • Carmen Balagué kiel Begoña.
  • Manuel Manquiña kiel Manuel.
  • Víctor Rueda kiel Azucena / Jacinto.
  • Salvador Madrid kiel policestro.
  • Roberto Álvarez kiel Anastasio.
  • Dafne Fernández kiel Celia.
  • Alberto San Juan kiel Rojas.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]