Saltu al enhavo

Entreprenemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Entreprenemo (ankaŭ entreprena agado[1]) povas esti difinita kiel "la kapablo identigi ŝancojn kaj krei resursojn por ekspluati tiujn ŝancojn"[2].  Entreprenemo igas ion ŝanĝi direkton kaj krei ŝanĝon[3].  Novaj aliroj estas trovitaj kaj evoluigitaj. Entreprenisto kreas novajn komercajn agadojn kaj organizas la merkaton en nova maniero. Fari komercajn agadojn kutime postulas ŝtatan registradon, sed la kriterioj kaj kondiĉoj povas signife varii de lando al lando. En la lastaj jaroj, entreprenemo estis identigita kiel grava ilo al ekonomia kresko en kaj Usono kaj Okcidenteŭropo.

Multaj "altvaloraj" entreprenoj serĉas riskkapitalon aŭ anĝelan financadon (semmonon) por akiri kapitalon por konstrui kaj vastigi la komercon[4]. Estas multaj organizaĵoj kiuj provizas subtenon al eblaj entreprenistoj, inkluzive de specialiĝintaj registaraj agentejoj, inkubatoroj (kiuj povas esti profitcelaj, neprofitcelaj, aŭ administritaj fare de altlernejo aŭ universitato), teknologiaj parkoj kaj komunumaj organizaĵoj, kiuj inkluzivas aron da organizaĵoj (inkluzive neprofitocelaj kaj bonfaraj), fondaĵoj kaj komercaj interesogrupoj (kiel ekzemple komercaj ĉambroj).

Interfirmaa entreprenemo

[redakti | redakti fonton]

Entreprenemo ene de grandaj firmaoj aŭ granda organizaĵo nomiĝas interfirmaa entreprenemo en kiuj la pli grandaj entreprenoj estas filioj, tn. "spin-off"-kompanioj aŭ interfimaaj kompanioj [5].

Entreprenemo en edukado

[redakti | redakti fonton]

Entreprenemo en edukado temas pri stimulado de la krepovo kaj problemsolvaj kapabloj de la studentoj por ke la studentoj akiru scion pri entreprenemo kaj novigado (en: innovation).

Entreprenado aŭ komercado

[redakti | redakti fonton]

En Esperanto la vortoj entreprenado kaj komercado estas ofte uzataj kiel sinonimoj, sed foje ili havas malsamajn signifojn. Entreprenisto estas homo, kiu posedas kaj ofte administras komercan kompanion.  Ĝi povas esti kiel sola komercisto aŭ kiel dungito de la firmao. Multaj komercaj gvidantoj ne estas entreprenistoj sed dungitoj, sen la persona respondeco kiu venas kun administrado de komerco. La vortoj entreprenado kaj entreprenisto ofte estas interpretataj kiel noviga fonto de novaj ideoj, teknologioj, varoj, servoj dum komerco estas difinita kiel sole "aĉeto kaj vendo kun la celo akiri profiton. En la donitaj ekonomiaj kondiĉoj ĝi ampleksas la tutan varcirkuladon inter produktado kaj konsumado".[6] Entreprenisto estas homo, kiu prenas ideon por produkto aŭ servo, pripensas riskojn kaj ŝancojn, kolektas rimedojn, planas kaj efektivigas la ideon, kreante novajn komercajn agadojn kaj organizante la merkaton en nova maniero. Entreprenemo estas proksime ligita al la koncepto de novigo - paro de konceptoj kiuj estis ĉiam pli utiligataj en kaj la entrepren-ekonomiko kaj la politiko ekde la 1980-aj jaroj[7].

Esploro pri entreprenemo

[redakti | redakti fonton]

Ludwig von Mises, Friedrich August von Hayek kaj aliaj reprezentantoj de la aŭstra lernejo de ekonomikistoj multe faris por kompreni la naturon de entreprenado. Ili konsideris entreprenadon kiel unu el la ĉefaj rimedoj (faktoroj) de la ekonomio, kune kun naturaj - tero, laboro, kapitalo, informo kaj tempo. Moderna ekonomiko anstataŭigas la koncepton de "tero" kun la koncepto de "laborrimedo", kaj klasifikas informojn kaj tempon kiel "laboron"

Laŭ la novklasika teorio establita fare de la aŭstria ekonomikisto Joseph Schumpeter, entreprenisto pli specife kiel kreinto de "krea perturbo"[8] (angle: creative disruption) en la merkato (t.e. detruo de la ekvilibro inter oferto kaj postulo) kiu kreas "kaoson" en merkatoj kaj industrioj, samtempe kreante novajn varojn kaj komercajn modelojn kaj detruante malnovajn. Ĉi tiu "krea perturbo" kondukas al ŝanĝoj en industrioj certigante dinamikan kaj longperspektivan ekonomian kreskon.

Komunikado

[redakti | redakti fonton]

Entreprenistoj devas praktiki efikan komunikadon kaj ene de sia firmao kaj kun eksteraj partneroj kaj investantoj por lanĉi (startup) kaj kreskigi la entreprenon (scaleup) kaj ebligi ĝin pluvivi. Entreprenisto bezonas komunikan sistemon, kiu ligas la dungitaron de sia firmao kaj ligas la firmaon kun eksteraj firmaoj kaj klientoj. Entreprenistoj devas esti karismaj gvidantoj por ke ili povu efike komuniki sian vizion al sia teamo kaj helpi konstrui fortan teamon[9]. Komuniki la vizion al sekvantoj povas esti la plej grava ago de transforma gvidanto [ 45 ] . Konvinkaj vizioj donas al dungitoj senton de celo kaj kuraĝigas sindevontigon.

Vizaĝ-konserva teorio

[redakti | redakti fonton]

Tiu teorio priskribas kiel homoj de malsamaj kulturoj administras konfliktajn intertraktadojn por savi vizaĝon[10]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Wintercircus (Gent)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Entreprenisto

Entrepreno

Entrepren-ekonomiko

Entreprena konsilio

Socia respondeco de entreprenoj

Negoco

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Noto: Entreprena agado ofte rilatas al malgranda entrepeno/negoco, kie la posedanto ofte estas ankaŭ la manaĝero. En granda firmao, funkcioj de mastrumado ofte estas farataj de dungitaj manaĝeroj, kaj la posedantoj partoprenas la administradon per voĉdonado dum ĝeneralaj kunsidoj.
  2. (sv) Johannisson, B., & Madsén, T. (1997, sif.84)I Entreprenörskapets tecken. Stockholm: Närings- och Handelsdepartementet
  3. (en) Gaddefors, Johan; Anderson, Alistair R. (2017-03-09). ”Entrepreneursheep and context: when entrepreneurship is greater than entrepreneurs”. En: International Journal of Entrepreneurial Behavior & Research 23 (2): sid. 267–278. doi:10.1108/IJEBR-01-2016-0040. ISSN 1355-2554.
  4. (en) Van Osnabrugge, Mark, 1972. Angel investing : matching startup funds with startup companies : the guide for entrepreneurs, individual investors, and venture capitalists (Anĝela investado: kongruaj entreprenaj fondusoj kun entreprenaj kompanioj: la gvidilo por entreprenistoj, individuaj investantoj kaj riskkapitalistoj) . — 1-a eld. — San Francisco: Jossey-Bass, 2000. — xxiv, 422 paĝoj p. — ISBN 0-7879-5202-8 , 978-0-7879-5202-
  5. (en) Shane, Scott, 1964-. A general theory of entrepreneurship : the individual-opportunity nexus (Ĝenerala teorio de entreprenemo: la individua-oportuna interligo), Cheltenham, UK: E. Elgar, 2003. - 327 paĝoj. — ISBN 1-84376-382-6, 978-1-84376-382-6, 1-84376-996-4, 978-1-84376-996-5, 978-1-78100-799-0, 1- 78100-799-3. Arkivitala 15-an de junio 2009
  6. (eo) Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro (IKEV, numero 450)
  7. (sv) Maureen McKelvey pri novigado kaj entreprenemo (epizodo 2 el la podkasto Samhällsanalysen), Universitato de Gotenburgo. Arkivita de la originalo la 17-an de decembro 2019.
  8. Noto: Krea perturbo rilatas al radikala ŝanĝo en merkatoj kaŭzita de la renverso de ekzistantaj konvencioj (Fonto: Jean-Marie Dru: Disruption: Turning Conventions and Shaking Up the Marketplace)
  9. (en) James L. Morrison. Johnson, Craig E., Hackman, Michael Z., Leadership: A communication perspective. En: Journal of Education for Business. 2018-04-13. Т. 93, вып. 4. — С. 183–184. — ISSN 1940-3356 0883-2323, 1940-3356. — doi:10.1080/08832323.2018.1453710.
  10. (en) Stella Ting-Toomey, John G. Oetzel. Culture-Based Situational Conflict Model: An Update and Expansion. The SAGE Handbook of Conflict Communication. — 2455 Teller Road,  Thousand Oaks  California  91320  United States: SAGE Publications, Inc.. — С. 763–790. — ISBN 978-1-4522-8197-1, 978-1-4522-8198-8