Saltu al enhavo

Ephraim Moses Kuh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ephraim Moses Kuh
Persona informo
Ephraim Moses Kuh
Naskiĝo 1-an de januaro 1731 (1731-01-01)
en Breslau, Aŭstria Imperio
Morto 1-an de januaro 1790 (1790-01-01) (59-jaraĝa)
en Breslau, prusa Silezio, Prusio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Prusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
poeto
komercisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Poezio kaj komerco Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ephraim Moses KUH (hebree אפרים משה קוה; naskiĝinta la 10-an de aprilo 1731 en Breslau (ekde 1945 renomata Vroclavo, ĝis tiu jaro esperante nomata Breslaŭo), mortinta la 3-an de aprilo 1790) estis silezia germanlingva poeto kaj komercisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post tradicie juda edukado Kuh, filo de komercisto, malvolis sekvi la patran planon fariĝi rabeno. Tre ĝenis lin la skolastikeco en la trejnado de judaj teologoj. En 1763 forlasis li sian naskiĝurbon kaj venis Berlinon je parenco, la financisto Veitel Heine Ephraim (kiu dum la Sepjara milito stampis nepurajn monerojn nomitajn Ephraimiten). Konatiĝis Kuh kun Gotthold Ephraim Lessing, Moses Mendelssohn, Karl Wilhelm Ramler kaj aliaj berlinaj kleruloj kaj verkistoj elspezante multe da mono por libroj. Sekve li ekdediĉis sin tute al literaturo neglektante komercojn. Inter 1768 kaj 1770 li entreprenis dujaran vojaĝon tra Nederlando, Franclando kaj Italujo akompanate de pakitaj librokestoj antaŭ ol reveni al Breslaŭo. Dum ses jaroj suferis li mense; ĉi handikapon tamen permesis al li intertempe daŭrigi la verkadon. En 1786 li havis apopleksion.

Postlasis li pli ol kvin miloj da poemoj, kiujn prizorgis la amiko Karl Wilhelm Ramler. Sed Ramler ne nur laŭplaĉe elektadis, sed ankaŭ manipuladis ilin kelkaparte. En Zuriko la eldonisto Johann Joseph Kausch publikigis parton de ili en la jaro 1792. Berthold Auerbach igis Kuh ĉefrolulo en lia romano Dichter und Kaufmann.[1]

Kelkaj poeziaĵoj legeblas ankaŭ en jarkolektoj inter 1784 kaj 1786 de "Deutsches Museum". En la poemaro troviĝas epigramoj, madrigaloj kaj kantoj (laŭ Katulo kaj Anakreono), fabloj (laŭ Fedro), odo je iu dio. Plej gravis la epigramoj: karakterizas ilin ŝerco kaj malŝerco, inteligenta satiro pri modoj, distrado, konsilado pri bona vivo. Modelis por li Marcialo, kies aĵojn Kuh mem tradukis. El ĉio diafanas bonkoreco kaj mildeco kaj pieco de la verkista karaktero.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Hinterlassene Gedichte. Kun antaŭparolo de Moses Hirschel. Zuriko 1792; Guglolibroj
  • Epigramme von Ephraim Moses Kuh. Elekto eldonita kaj komentita de Theodor Seemann. Dresden 1872.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jakob Franck: "Kuh, Ephraim Moses" ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 17 (1883), paĝoj 317–318
  • Hans Rhotert: Ephraim Moses Kuh. Munkeno 1927.
  • Regina Maria Seitz: Verschwiegene Texte: Kritik an der Aufklärung bei Mendelssohn, Behr, Maimon und Kuh. Ann Arbor 1999.
  • Berthold Auerbach: Dichter und Kaufmann. Ein Lebensgemälde. Roman. Stuttgart 1840; books.google.ch
  • Hans Otto Horch, Eva Varga: "Kuh, Ephraim Moses." Ĉe: Andreas B. Kilcher (eld.): Metzler Lexikon der deutsch-jüdischen Literatur. Jüdische Autorinnen und Autoren deutscher Sprache von der Aufklärung bis zur Gegenwart. Dua eldono, Metzler, Stuttgart / Weimar 2012, ISBN 978-3-476-02457-2, p. 313-314

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]