Episkopa gimnazio en Ostrava
Episkopa gimnazio en Ostrava | ||
---|---|---|
gimnazio | ||
Informoj | ||
fondodato | 18-a de junio 1996 | |
Situo | ||
Geografia situo | 49° 50′ 6″ N, 18° 11′ 14″ O (mapo)49.834918.1873Koordinatoj: 49° 50′ 6″ N, 18° 11′ 14″ O (mapo) | |
lando | Ĉeĥio | |
urbo | Ostrava | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
jura formo | school legal entity vd | |
| ||
Episkopa gimnazio en Ostrava | |
---|---|
Establinto | Episkopujo de Ostrava-Opava |
Direktoro | Mgr. Jana Vylobová |
Vicdirektoro | Mgr. Jarmila Johnová |
Spiritualisto | P. ThLic. Jan Larisch |
Adreso | Karla Pokorného 1284/2 708 00 Ostrava-Poruba |
Dato de fondo | 1-a de septembro 1991 |
Nombro de lernantoj | 360 |
oficiala retejo de la lernejo | |
Fakoj de studado | |
| |
Episkopa gimnazio en Ostrava estas ĝenerala gimnazio establita kaj trafikata de Episkopujo de Ostrava-Opava. Ĝi proponas kvarjaran kaj okjaran studan programojn. Ties celo estas preparo de la studentoj por altlerneja studado kaj edukado de studentoj laŭ kristanaj principoj kaj valoroj. Ĝi havis kapaciton 300 lernantoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Episkopa gimnazio en Ostrava komencis instruadon en lernojaro 1991/1992 tiam ankoraŭ kiel Eklezia gimnazio kaj establinto estis Ĉefdiocezo de Olomouc. Kun estiĝo de Episkopujo de Ostrava-Opava (1996) okazis ŝanĝo de la establinto kaj alinomigo de la gimnazio al la nuntempa nomo.
Al la lernojaro 2005/2006 estis en la lernejo sole okjara studa ciklo. Ekde la lernojaro 2006/2007 estis malfermita la 1-a lernojaro de kvarjara studa ciklo de la gimnazio. Ekde la lernojaro 2009/2010 estos jam malfermitaj ĉiuj lernojaroj de la kvarjara studa ciklo kaj kapacito estos plialtigita je 360 lernantoj.
Strukturo de la lernojaroj
[redakti | redakti fonton]La gimnazio havas kvarjaran kaj la okjaran studan programojn.
- La kvarjara studa programo - klasoj: la unua lernojaro, la dua lernojaro, la tria lernojaro kaj la kvara lernojaro.
- La okjara studa programo - klasoj: unua, dua, tria, kvara, kvina, sesa, sepa kaj oka.
Aktivecoj
[redakti | redakti fonton]La lernejo enaktiviĝas en diversajn agadojn. Tio estu sportaj, kulturaj aŭ pluaj.
- lerneja kantista ensemblo Magnificat
- schola
- futbala teamo
- florbala teamo
- basketbala teamo
- gimnastoj
- atletoj
- ŝakludistoj
- aranĝado de propra adventa koncerto, balo, akademio ktp.
- kaj pluaj