Episkopujo de Graz-Seckau
Episkopujo de Graz-Seckau | ||
---|---|---|
Episkoplando | ||
Blazono | ||
diocezo de Katolika Eklezio [+] | ||
Lando | Aŭstrio | |
- koordinatoj | 47° N, 15° O (mapo)47.07194444444415.442222222222Koordinatoj: 47° N, 15° O (mapo) [+] | |
Akvokolektejo | 16 401 km² (1 640 100 ha) [+] | |
Areo | 16 401 km² (1 640 100 ha) [+] | |
Loĝantaro | 1 240 214 [+] (2019) | |
Denseco | 75,62 loĝ./km² [+] [+] | |
Vikimedia Komunejo: Roman Catholic Diocese of Graz-Seckau [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Diocezo Graz-Seckau (nomo ekde 1963; latine: Dioecesis Graecensis-Seccoviensis) estas aŭstra romkatolika episkopujo apartenanta al la ekleziprovinco salcburga kovrante nun teritoriresponse la federacian landon Stirion. En 388 paroĥoj loĝas 781081 katolikoj (stato en 2021). La diocezaj patronoj estas Ruperto de Salcburgo kaj Virgilio de Salcburgo kaj episkopas ekde 2015 Wilhelm Krautwaschl.
Historio
[redakti | redakti fonton]Episkoplando Seckau
[redakti | redakti fonton]Fondis ĝin en 1218 la salcburga ĉefepiskopo Eberhard von Regensberg; post Gurk (1072) kaj Chiemsee (1215) ĝi fariĝis do la tria salcburga sufragana episkopujo. Sekvis en 1228 ankoraŭ tiu de Lavant. Sidejo fariĝis iama aŭgustenana konvento en Seckau (ĝis 1782) kun najbara baziliko. Nomumis la episkopojn ĉiam la salcburganoj; ili aŭtomate estis vikarioj por la duklando Stirio. La iama dissplitiĝinta teritorio ampleksis nur 13 paroĥojn en zono disde Seckau tra montaro Stubalpe ĝis valo Kainachtal respektive ĉe Wildon ĝis la rivero Mur. De la komenco rezidejo episkopa troviĝis sur Kastelo Seggau apud Leibnitz, intertempe eĉ en Graz mem. En la menciita kastelo okazis ankaŭ la plejparto de la episkopaj konsekroj ĝis la 18-a jarcento: nur entombigoj de la episkopoj ĉiam estis apud la konventa kirko je Seckau.
La titolo de princ-episkopo valida dum la Sankta Romia Imperio estis neniigita ankaŭ formale en 1951 fare de papo Pio la 12-a.[1]
Episkoplando Graz-Seckau
[redakti | redakti fonton]En 1786 oni translokis la sidejon al Graz kaj katedralo tie iĝis la kirko Sankta Egidio. Post kiam la episkopujo Leoben malaperis en 1859, la teritorio ĉefe kongruas la landan teritorion de nuna Stirio. Por Malsupra Stirio (de 1919 ero de Slovenujo) estis translokita en la 1859-a jaro la lavant-a episkopa sidejo de Sankt Andrä al Maribor.
Episkopoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1253-1268: Ulrich von Seckau
- 1679-1687: Johann Ernst von Thun und Hohenstein
- 1724-1727: Leopold Anton von Firmian
- 1728-1738: Jakob Ernst von Liechtenstein-Kastelkorn
- 1702-1712: Franz Anton Adolph von Wagensperg
- 1849-1853: Joseph Othmar von Rauscher
- ekde 2015: Wilhelm Krautwaschl
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Ernst Tomek: Kirchengeschichte Österreichs. Tyrolia, Innsbruck/Wien/München 1935–1959.
- Josef Wodka: Kirche in Österreich. Wegweiser durch ihre Geschichte. Herder, Wien 1959.
- Heimo Kaindl/Hans Ranz/Leopold Städtler/Karl Steiner (eld.): Schloss Seggau. Geschichte, Architektur und Kunst der steirischen Bischofsburg. Diözesanmuseum Graz, Graz 1997.
- Karl Amon/Maximilian Liebmann: Kirchengeschichte der Steiermark. Styria, Graz 1997.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Franz Gall: Österreichische Wappenkunde. Handbuch der Wappenwissenschaft. Dua eldono, Böhlau Verlag, Wien 1992, p. 219, ISBN 3-205-05352-4.