Saltu al enhavo

Epistemologio (vorto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Epistemologio estas vorto, kiu povas signifi aŭ sciteorion, aŭ filozofion de scienco. La dusignifeco de la vorto venas precipe de tio, ke en la angla epistemology signifas sciteorion, dum en la franca épistémologie signifas filozofion de scienco.

En Esperanto ĝi estas uzata kelkfoje kun unu signifo, kelkfoje kun la alia. Tial, por eviti konfuzon, indas uzi la esprimojn sciteorio kaj filozofio de scienco.

Kelkaj ankaŭ uzas la esprimon gnoseologio anstataŭ sciteorio. Tamen en la ruslingva (kaj okaze en ital-, franc- kaj ali-lingva) filozofia literaturo oni uzas tiun ĉi terminon kiel nomon de filozofia disciplino esploranta kognadon, t.e. la fako aparta de epistemologio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]