Epsilono Eridana
Epsilono Eridana | |
Stelo | |
Oranĝkolora nano • astrofizika iksradia fonto • rotacia varia stelo • varia stelo de tipo BY de Drako • infraruĝa fonto • stelo de granda propra movo • duobla stelo • astra fonto de proksim-infraruĝaj radioj • astra fonto de ultraviolaj radioj • duopa stelo | |
---|---|
Speco | Oranĝkolora nana stelo |
Aliaj nomoj | Gliese 144, HD 22049, HIP 16537 |
Situo | |
Konstelacio | Eridano |
Rekta ascensio Deklinacio - Epoko |
3h 32m 55.8s -9° 27' 29.7" J2000.0 |
Distanco el sunsistemo | 10,54 lumjaroj |
Planedaro | Jes |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 480 000 km vd |
Radiuso | 0,84 sunradiusoj |
Maso | 0,85 sunmasoj |
Lumeco | 0,28 sunlumecoj |
Metalenhavo | 49-65% rilate al Suno |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | 4900 K |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | K2 V |
Absoluta magnitudo | 6,18 |
Videbla magnitudo | 3,72 |
Paralakso | 310,75 ± 0,85 mas |
Moviĝo - Rekta ascensio - Deklinacio |
-976,44 mas/j 17,97 mas/j |
Radia rapido | 15 km/s |
Epsilono Eridana (latine ε Eridani, mallonge ε Eri) estas duopa stelo kiu situas en la konstelacio Eridano, kaj ĝi situas proksimume 10,5 lumjarojn de la sunsistemo. El la videblaj steloj en la tera ĉielo, ĝi estas la tria plej proksima.
Epsilono Eridana estas tre juna stelo - malpli da unu miliardo da jaroj - kaj ĝi havas malpli grandan mason ol la Suno.
En la jaro 2000, teamo da astrosciencistoj estrata de Artie Hatzes oficiale anoncis la malkovron de planedo ĉirkaŭ Epsilono Eridana. La gasgiganto ricevis la nomon Epsilono Eridana b. Ĝi ŝajne ĉirkaŭorbitas la stelon kun periodo je 7 jaroj, kaj la averaĝa distanco ekde la stelo estas 3,4 au, kio egalas 505 milionojn da kilometroj.
La sistemo ankaŭ konsistas el du asteroidaj zonoj, je distanco je 3 kaj 20 au ekde la stelo.
|