La erao de Arpadidoj estas periodo en la historio de la Hungara reĝlando, kiu daŭras de la ŝtatofondiĝo en 1000 ĝis 1301, formorto de la vira branĉo de la dinastio Árpád kun la morto de Andreo la 3-a. Ĝi komenciĝis kun Stefano la 1-a kaj finiĝis kun Andreo la 3-a. Tiu erao daŭris 301 jarojn, dume 23 reĝoj regis. La sekva erao nomiĝas miksdinastia erao.
Monumento pri Árpád, de kiu devenis ArpadidojMapo pri Hungarlando el la 13-a jarcento (meze estas regionoj de kumanoj, plej supre kaj sudoriente regionoj de saksoj
La frua Arpadida erao daŭras de Stefano ĝis invado de la tataroj (1000-1241), tiam evoluo de la lando estis ĝenerale kontinua. Ĝi estas karakterizita per forta centralizita potenco.
Komenciĝis la malfrua erao de Arpadidoj kun rompiĝo kaŭzita de la tatara invado kaj la rekonstruo kaj finiĝis kun morto de Andreo la 3-a (1241-1301). Potencoj de Béla la 4-a kaj liaj posteuloj pli kaj pli malpliiĝis kontraŭ la nobelaro, ĉefe kontraŭ la magnatoj, tial oni ne povis restarigi la centran potencon, nur dum regado de Karolo la 1-a (Hungario).