Erhard Bühler
Erhard BÜHLER (naskiĝinta la 20-an de januaro 1956 en Aichach) estas retiriĝinta generalleŭtenanto de Bundeswehr. Lia lasta aktiva funkcio estis inter majo 2019 kaj aprilo 2020 la komandanteco de JFC (unuiĝinta forta komando de la Aliancanoj) de NATO en Brunssum. Li estas kunedza havante unu filon.
Kariero
[redakti | redakti fonton]En la 1.7.1976 Bühler en Hemau ekdeĵoris por Bundeswehr en la 4-a Riparbataljono. Oficira trejniĝo daŭris ĝis 1982; inter 1977 kaj 1981 li finis studon pri maŝinkonstruado ĉe la armea hamburga Helmut-Schmidt-Universitato. Poste li sestis teknika oficiro en la komunikadbataljono 6. En 1984 li venis al Wolfenbüttel, kie li en la rango de kapitano estis ĝis 1987 kompaniĉefo de la ripartrejna kompanio 5/1. De 1987 ĝis 1988 Bühler estris la aŭditoriojn en Aachen ĉe la oficirinstruadejo teknika.
Post frekvento de generalstab-uza trejniĝo en Hamburgo li fariĝis majoro estonte inter 1990 kaj 1992 prelegisto en al komando stabo de Bundeswehr (FüS); en Bonno li laboris kiel staba oficiro ĉe la stabestro komunikada (FüS II) en la bonna ministerio. Poste li ĝis la 1993-a jaro kursanis en la armea bazo Leavenworth en Kansaso por usona generalstab-taŭgeco.
Reveninte Germanlandon, Bühler estis inter 1993 kaj 1995 operacistaba oficiro je G3 ene de la stabo de la Unua korpuso je Monastero sub la komando de Hannsjörn Boës. Sekve li transprenis ĝis 1998 trupan komandon en Delmenhorst (riparbataljono 11) en la rango de subkolonelo. Inter 1998 kaj 1999 li servis denove Bonne en la ministerio pri defendo, kiel fakulo en la buroo de ŝtata sekretario Peter Wichert. Sekve estis Bühler en Potsdam ĝis 2000 sekciestro pri agadoj kaj trejnado (G3) en la stabo de la Kvara korpuso, sub la komando de Rainer Schuwirth. Inter 2000 kaj 2001 subkolonelo Bühler estris parton pri armea evoluado en la Supera stabo armea (FüH III 2) en Bonno sub la kmando de stabestro Rolf Bernd kaj armeinspektoro Helmut Willmann. Bühler daŭrigis deĵoron en la ministerio pri defendo estante inter aprilo 2001 kaj julio 2002 adjutanto de ministro Rudolf Scharping. Ankaŭ post ties demisio kaj ekministreco de Peter Struck restis sampostene Bühler, ĝis aŭgusto 2003. Tiutempe li respondecis pri la transformprocedo de Bundeswehr de la tempo de Malvarma milito.
Generaleca deĵoro
[redakti | redakti fonton]En aŭgusto 2003 Bühler posteulis en Amberg Bruno Kasdorf kiel komandanto de la Tankbrigado 12. Samfunkcie li estis inter majo kaj novembro 2004 komandanto de la 9-a Germana uzadkontingento por KFOR en Prizren. Aŭtomate li fariĝis vica komandanto de la plurnacia Brigado suduesta sub la komando de la italo Danilo Errico. Sekvanto de Bühler fariĝis en la 20.2.2006 Lutz Niemann, dume li mem revenis ministerien. Ĝis 2008, sub Schneiderhan, Bühler estis staba sekciestro (V) por uzadplanado de Bundeswehr. Post novordigo adminstra Bühler nomumiĝis generalmajoro kunalboronte kun sia viculo Dieter Warnecke. La estradon de arme-uzado transprenis en .a 27.8.2009 admiralo Andreas Krause.[1] Jam en la 29.7.2009 Bühler fariĝis postanto de Markus Bentler komandante la Dekan tankdivizion en Sigmaringen. En la 1.9.2010 Bühler krome ekĉefis por KFOR en Priŝtino. En junio 2013 Bühler venis al la NATO-planejo Joint Warfare Centre en Norvegujo.[2] En la 1.10.2014 Bühler iĝis sekciestro pri arme-uzado den la defendo-ministerio.[3] Ĉi-funkcie li sukcese antaŭenigis kunlaboron inter eŭropaj armeoj. Krome li reprezentis de tiam la defendministerion en la societo defendteknika Deutsche Gesellschaft für Wehrtechnik (DWT).
En 2017 li taksiĝis ebla kandidato por la posteuleco de la greko M. Kostarakos estri la armean komisionon de Eŭropa Unio. Tion malhelpis Parizo; pro reciproka blokiĝo inter Franclando kaj Germanlando elektiĝis ĉi-postenen en novembro 2007 la italo Claudio Graziano[4] En majo 2019 Bühler fariĝis komandanto de la aliancaj fortoj de NATO en Brunssum.[5] En aprilo 2020 posteulis lin Jörg Vollmer.[6] Retirigo de Bühler estis en la 26.5.2020.[7]
Radifonia kariero
[redakti | redakti fonton]Post la invado de Rusio en Ukrainion li de marto 2022 pretas ĉefeldoni la altkvalitan ĉiusemajnan podkaston sub la titolo Was tun, Herr General? (Kiel ni agu, s-ro generalo?).[8] Ĝi klarigas etapojn de la laŭleĝa memdefendo de Ukrainio kontraŭ agresanta imperialisma Ruslando kaj respondas pacience al demandoj de scivolemaj (kaj ofte laikaj) aŭskultantoj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Manfred Sadlowski: Handbuch der Bundeswehr und der Verteidigungsindustrie 2013/2014, Bernard & Graefe, Bonn 2014, ISBN 978-3-7637-6291-0, p. 123
- Bernd Franke: Ein deutscher General bereitet im Kosovo den Weg für Frieden und Völkerversöhnung (=Humanitäres Völkerreĉt-Informationsschriften, 27), vol. 4/2014, p. 218 ss.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Biography of Commander: Major General Erhard Buehler - eld.: Joint Warfare Center
- Stephan Löwenstein: Im Porträt: Erhard Bühler: Der umsiĉtige General - ĉe: FAZ, 2.8.2011
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Personalveränderungen in militärischen Spitzenstellen" - ĉe: BMVg Presse- und Informationsstab, 27.8.2009
- ↑ "Eine lange Tradition geht in Sigmaringen zu Ende, das berührt mich" - ĉe: schwaebische.de
- ↑ "Mitteilung des BMVg"
- ↑ Konstantin von Hammerstein: "Paris verhindert deutschen General auf Top-Posten" - ĉe: spiegel.de, 1.12.2017
- ↑ "Berater-Affäre. Ministerin befördert General - vorübergehend" - ĉe: n-tv.de, 10.4.2019
- ↑ "First time in history: Virtual change-of-command ceremony at JFC Brunssum" - ĉe: JFC Brunssum Public Affairs Office, 22.4.2020
- ↑ "General Bühler in den Ruhestand verabschiedet"
- ↑ "Was tun, Herr General? - Der Podcast zum Ukraine-Krieg" - ĉe: ARD-sonbenda dataro