Erich Kleiber
Erich Kleiber | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aŭgusto 1890 en Vieno |
Morto | 27-an de januaro 1956 (65-jaraĝa) en Zuriko |
Tombo | Cemetery Hönggerberg (en) , 27 8 81011 |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio Argentino |
Alma mater | Praga konservatorio |
Memorigilo | |
Familio | |
Infano | Carlos Kleiber |
Okupo | |
Okupo | dirigento komponisto muzikdirektoro |
Erich KLEIBER [Eriĥ KLAJba] (5a de Aŭgusto 1890 – 27a de Januaro 1956) estis aŭstria komponisto kaj dirigento, Li estis amplekse konsiderata unu el la legendaj dirigentoj de la 20a jarcento.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Erich Kleiber premieris ĉe la Nacia Teatro de Prago en 1911; poste li dirigentis operon en Darmstadt (1912-1919), Barmen-Elberfeld (1919-1921), Düsseldorf (1921-1922), kaj Mannheim (1922-1923).
En 1923, post elstare dirigenti la operon de Beethoven Fidelio ĉe Berlina Ŝtata Operejo, li iĝis la ĝenerala muzika dirigento de la institucio (1923-1934). Dum dekdu jaroj li estis unu el ĉefaj artistoj de germana muzika vivo kun Wilhelm Furtwängler kaj Richard Strauss. Inter 1923 kaj 1929 li faris pli ol 100 registraĵojn.
En 1934 li rezignis el ŝtataj postenoj pro la subpremado fare de la Nazia Germanio. Li veturis kaj dirgentis tra Amsterdamo, Londono, Bonaero, Montevideo, Havano, Novjorko kaj Romo.[1] Sed li ankaŭ malakceptis kunlabori kun la faŝisma reĝimo de Mussolini.[2]
Poste li estis en Argentino kaj post la Dua Mondmilito revenis al Eŭropo.
Diskaro (selektita)
[redakti | redakti fonton]- Orchestral Showpieces – Berliner Philharmoniker 1930–34, Telefunken Legacy 3984-28407-2 (1999)
- Concert Recordings with the NBC Orchestra 1947–48, 4 CDs Music And Arts
- Wagner: Tristan und Isolde – Teatro Colón Orchestra 1948, Myto
- The Great Conductors – Beethoven: Symphony No. 6 – Czech Philharmony, 1955; Mozart: Symphony No. 40 – London Philharmonic Orchestra, 1949; Schubert: Symphony No. 5 – NDR Orchestra, 1953; R. Strauss: „Till Eulenspiegel“ – NDR Orchestra, 1951 a.o. 1949–55, 2 CDs IMG-EMI
- Beethoven: Symphonies Nos. 3, 5, 6, 7 – Concertgebouw Orchestra, Amsterdam 1950–1953, DECCA
- Beethoven: Symphonies Nos. 3 & 9 – Wien 1952-55, DECCA
- Verdi: I vespri siciliani – Maggio Musicale Fiorentino 1951, Urania
- Beethoven: Symphony No. 9 – Wiener Philharmoniker 1952, DECCA
- Ĉaikovski: Symphonies Nos. 4, 6 – Paris Conservatoire Orchestra 1953, DECCA
- R. Strauss: Der Rosenkavalier – Wiener Philharmoniker 1954, 3 CDs DECCA
- Mozart: Le nozze di Figaro – Wiener Philharmoniker 1955, 3 CDs DECCA
- Weber: Der Freischütz – Kölner RSO 1955, 2 CDs Koch; Capriccio
- Beethoven: Fidelio – Kölner RSO 1956, 2 CDs Koch; Capriccio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jonathan Brown: Great Wagner conductors / Erich Kleiber Universal - conductor 423. p..
- ↑ Citita en "Notes from Abroad", The Musical Times, April, 1939
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Diskaro Arkivigite je 2017-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
- epoko de Kleiber Arkivigite je 2007-09-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Biografio, bibliografio kaj diskografio
- Jonathan Brown: Great Wagner conductors Erich Kleiber Copyright @ Jonathan Brown 2012, de Parrot Press
- Encyclopædia Britannica Erich Kleiber
- The New York Times 7a de Junio, 1930
- The New York Times 19a de Junio, 1952