Saltu al enhavo

Erich Weinert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erich Weinert
Persona informo
Erich Weinert
Naskonomo Erich Bernhard Gustav Weinert
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1890 (1890-08-04)
en Magdeburgo
Morto 20-an de aprilo 1953 (1953-04-20) (62-jaraĝa)
en Berlino
Tombo The Socialists' Memorial (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio
Germana Imperiestra Regno
Germana Demokratia Respubliko Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Komunista Partio de Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Li Weinert (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo tradukisto
poeto
rezistobatalanto
verkisto
kantoverkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Weinert sur eostgermana poŝtmarko, 1965

Erich Bernhard Gustav WEINERT (naskiĝinta la 4-an de aŭgusto 1890 en Magdeburgo, mortinta la 20-an de aprilo 1953 en Berlino) estis germana verkisto, desegnisto kaj de 1943 prezidanto de la komumisma Nacia Komitato por Libera Germanio.

Post lernejfrekvento li estis ĝis 1908 lernoknabo pri lokomotivkonstruo ĉe Buckauer Maschinenfabrik Wolf. Sevkis ĝis 1910 lernantado ĉe la Artmetia kaj metiista lernejo je Magdeburgo. En 1912 li finekzameniĝis ĉe la Reĝa Artakademio en Berlino por esti akademia desegno-instruisto. De 1913 li estis liberprofesiulo; en 1918 li soldatadis je Unua mondmilito. En 1919/20 Weinert helpantis ĉe la magdeburga artmetilernejo, kunfondis la porartistan klubon "Die Kugel" kaj eĉ aktoris en Bad Kissingen. En 1920 li publikigis la unuajn poemojn kaj sursceneje deklamadis kaj recitadis. Ekde 1923 legeblis aferoj de li en pluraj komunismaj kaj maldekstraj gazetoj; Weinert mem admireblis en la berlina kafejo Küka.

En 1924 Weinert fariĝis daŭra artikolverkisto por "Rote Fahne". En 1928 li kunfondis la porverkistan ligon Bund proletarisch-revolutionärer Schriftsteller; jaron poste Weinert fariĝis membro ĉe Komunista Partio de Germanio. Sovetunion li unuafoje vizitis en 1931; okaze de turneo en Svislando li fuĝis kun la dua edzino Elisabeth kaj filino tra Francujo al Sarlando: pro sekureckialoj ili intertempe loĝis en Forbach. Por la komunistoj li engaĝiĝis dum la preparo de la plebiscito rilate al ebla enkorpiĝo de Sarlando al Germanujo. Famis ekz. lia kanto Das Rote Saarlied muzikigita de Paul Arma. En 1935 la Sovetia Porverkista Ligo invitis lin veni al Moskvo. Sevkis deĵoro propaganda por la germanlingva redakcio de Radio Moskvo.

Inter 1937 kaj 1939 Weinert anis ĉe la Internaciaj Brigadoj. Post malliberiĝo en Francujo kaj ekmalsaniĝo pulma li sukcesis atingi Sovetion fine de 1939. Tie li estis propagandisto kaj tradukisto. En 1942 li vizitis la fronton stalingradan kaj parolis kun pluraj soldatoj de Wehrmacht. En 1943 li estis elektita ĉefo de Nacia Komitato por Libera Germanujo. Grave malsaniĝinte li fariĝis vicprezidnto de la centra administrado pri popol-klerigo en 1946 en la sovetie okupita zono de Germanujo.

Honoroj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • 1949: Nationalpreis (tria klaso)
  • 1950: orda membro artakademia Deutsche Akademie der Künste
  • 1950: honora civitaneco en Magdeburgo
  • 1950: ricevo de la premio Andersen-Nexö-Preis
  • 1952: premio Nationalpreis (unua klaso) pri arto kaj literaturo
  • 1953: nomo de domo magdeburga pri germana-sovetia amikeco Erich-Weinert-Haŭs
  • 1975: dokumentada filmo Er könnte ja heute nicht schweigen de Volker Koepp
  • 1989: ekdisdono de medalo de FDJ Erich-Weinert-Medaille

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]