Saltu al enhavo

Erik Lehnert

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Erik LEHNERT (naskiĝinta la 2-an de aŭgusto 1975 en Orienta Berlino) estas germana publicisto kaj frakcia afergvidanto de AfD en la parlamento de Brandenburgio. Eldonas li la periodaĵon "Sezession". De 2008 ĝis la mem-neniiĝo en printempo 2024 li afergvidantis ĉe la novdekstrisma Instituto pri ŝtatpolitiko (IfS).

Lia patrino Marina Lehnert (inĝenier-ekonomikisto) nuptis en 1995 la GDR-disidenton kaj filozofon Rudolf Bahro.[1] Studis li filozofion, historion kaj prahistorion en Berlino kaj magistriĝis en 2001; poste estis li stipendiulo de DFG en Bamberg. En 2006 li doktoriĝis ĉe Volker Gerhardt kaj Gerd Irrlitz en Berlino post defendo de la tezo Karl Jaspers und die Philosophische Anthropologie.[2]

Post doktoriĝo li ekigis kunlaboron kun la eldonisto Götz Kubitschek; en ties eldonejo Antaios li fariĝis lektoro kaj redaktisto de la gazeto Sezession. De 2009 li estis scienca gvidanto de la pluklerigsocieto IfS.[3] Ekde 2009 apartenis li al la estrarano de la ŝirma organizo. De 2024 estas Lehnert eldonisto de la periodaĵo "Sezession".

Lehnert laboris por la AfD-deputito Harald Weyel kiu estraranis ĉe la Erasmus-fondaĵo (DES). En aŭtuno 2019 Lehnert iĝis sekretario de ĉi fondajo (ĝis majo 2020). En aŭgusto 2021 ZDF raportis pri la deĵoro de Lehnert en la AfD-frakcio de la brandenburgia parlamento.[4] De 2024 Lehnert samloke estas estranta afergvidanto de la menciita frakcio.[5]

Skribaĵoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]

aŭtorece

[redakti | redakti fonton]
  • Finalität als Naturdetermination. Zur Naturteleologie bei Teilhard de Chardin. Ibidem-Verlag, Stuttgart 2002, ISBN 3-89821-173-8.
  • Gerhard Nebel. Wächter des Normativen (=Perspektiven, 5). Edition Antaios, Schnellroda 2004, ISBN 3-935063-05-9
  • Die Existenz als Grenze des Wissens. Grundzüge einer Kritik der Philosophischen Anthropologie bei Karl Jaspers (=Judentum – Christentum – Islam, 4). Ergon-Verlag, Würzburg 2006, ISBN 978-3-89913-534-3
  • Wozu Politik? Vom Interesse am Gang der Welt (=Kaplaken, 19). Edition Antaios, Schnellroda 2010, ISBN 978-3-935063-88-3
  • mit Wiggo Mann: Das andere Deutschland. Neun Typen. Verlag Antaios, Schnellroda 2017, ISBN 978-3-944422-97-8

eldonistece

[redakti | redakti fonton]
  • „Lasset uns Gutes thun und nicht müde werden“. 200 Jahre Luisenstift Berlin. Lukas-Verlag, Berlin 2007, ISBN 978-3-86732-008-5.
  • kun Karlheinz Weißmann: Staatspolitisches Handbuch. 5 Bände, Edition Antaios, Schnellroda 2009–2017.
  • kun Götz Kubitschek: Joachim Fernau. Leben und Werk in Texten und Bildern. Edition Antaios, Schnellroda 2009, ISBN 978-3-935063-34-0
  • kun Günter Maschke: Carl Schmitt/ Hans-Dietrich Sander. Werkstatt-Discorsi Briefwechsel 1967–1981. Edition Antaios, Schnellroda 2009, ISBN 978-3-935063-28-9.
  • Armin Mohler: Lieber Chef … Briefe an Ernst Jünger 1947–1961. Verlag Antaios, Schnellroda 2016, ISBN 978-3-935063-29-6.
  • kun Michael Kirchberg: Eine Spur hinterlassen. Götz Kubitschek zum 50. Geburtstag. Dreipass Verlag, Leipzig 2020.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Rudolf Bahro 1935–1997" - ĉe: Lebendiges Museum Online
  2. Simon Springmann, Asmus Trautsch (eld.): Was ist Leben? Festgabe für Volker Gerhardt zum 65. Geburtstag. Duncker & Humblot, Berlin 2009, ISBN 978-3-428-13155-6, p. 289
  3. Sabine am Orde: "Unruhe in AfD-Stiftung" - ĉe: Die Tageszeitung, 13.5.2020
  4. Julia Klaus: "Wie die AfD rechte Aktivisten mit Geld fördert" - ĉe: ZDF, 14.8.2021
  5. "AfD-Fraktion - Landtag Brandenburg"