Saltu al enhavo

Erika Godó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Erika Godó Belulino)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Erika Godó
Persona informo
Naskiĝo la 12-an de junio 1972
en Miskolc
Lingvoj Esperanto, angla, itala, hispana
Nacieco hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Miskolc Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (2018–)
sociologo (2009–) Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Erika GODÓ, aŭ en kutima hungara vortordo Godó Erika (n. la 12-an de junio 1972 en Miskolc, Hungario),[1] kiu mem en siaj publikaĵoj ankaŭ uzas la plumnomon Belulino, estas hungara esperantistino, poeto, verkisto, literatura tradukisto kaj kantotekstverkisto. Ŝia novelo "La kaŝita ŝtuparo" en 2023 estis publikigita en La Ondo de Esperanto,[2] kaj ŝiaj rakontetoj "La trezorĉasistoj"[3] kaj "La brakumo"[4] en 2023 respektive somero 2024 publikiĝis en la magazino Monato. Ŝiaj poemoj ofte aperas en la retaj beletraj revuoj Penseo[5] kaj Beletra Edeno.

Ŝi estas konata ankaŭ kiel Esperanto-kantverkisto, kun kantoj, kiuj ofte temas pri la beleco de naturo kaj vivo, kaj la lingvo Esperanto mem. Ŝi kreas muzikvideojn por siaj kantoj, kiuj estas disponeblaj en Jutubo. [6]

Erika Godó diplomiĝis ĉe la fakultato de filozofiaj sciencoj ĉe la universitato de Miskolc,[7] specialiĝante pri sociologio. Ŝi eklernis Esperanton en la jaro 2018 kaj krom Esperanton kaj la denaskan hungaran, ŝi parolas la anglan, italan kaj hispanan.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. indiko en Facebook
  2. en jarkolekto 2023, numero 3, paĝo 113 de La Ondo de Esperanto (jen enhavtabelo)
  3. en la magazino Monato fine de 2023: reference publike eblas vidi nur la komencajn ok frazojn, la resto konsulteblas nur fare de abonantoj
  4. en la magazino Monato meze de 2024: reference publike same eblas vidi nur la komencajn frazojn, la resto konsulteblas nur per abonantoj (esperante)
  5. Kontribuoj de Erika Godó sole en la monatoj de 2024 aperis en jenaj eldonoj de la reta revuo Penseo: ial inter aprilo kaj majo oni reduktis du milojn el la paĝnumeroj, do el 3640 iĝis 1640:
  6. jen fasko da muzikvideoj por siaj kantoj en la retejo Jutubo (esperante)
  7. same indiko en Facebook

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]