Erika Medveczky
Aspekto
Erika Medveczky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de junio 1988 (36-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kajakisto |
Erika Medveczky [medvecki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Medveczky Erika estas hungara kajakisto, olimpiano, okfoja mondĉampiono.
Erika Medveczky[1] naskiĝis la 19-an de junio 1988 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Erika Medveczky ekde sia aĝo 8 estis kajakisto sur la Danubo, ŝi apartenis al pluraj sportkluboj ankaŭ province. Ŝi estis hungara ĉampiono 32-foje, dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2020 sen medalo, sed en mondĉampionumoj ŝi estis la unua okfoje inter 2013-2019 individue aŭ teame. Ŝiaj plej konataj trejnistoj estis Katalin Rozsnyói kaj Ferenc Csipes.
Vidu, aŭdu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2023-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ http://archiv.olimpia.hu/champdata/details/id/593/m/666 rezultoj kun foto