Eritreo (planto)
Aspekto
Eritreo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Centaurium erythraea
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specio
| ||||||||||||
Centaurium erythraea | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Eritreo (latine Centaurium erythraea) estas specio el la familio de la Gencianacoj (Gentianaceae). La specio kreskas en herboriĉaj, humidaj lokoj kaj en arbaroj sur sabla grundo. La specio estas sufiĉe rara kaj kelkloke protektata.
Ĝi estas malmulte disbranĉiĝinta, senhara planto de 5–40 cm alto, kun platigitaj grapoloj.
La floro estas rozkolora ĝis ruĝa kaj havas diametron de 1-1,5 cm. La petaloj estas deformitaj al tubo kun kvin elstaraj baskoj. La kaliko havas kvin longajn mallarĝajn "dentojn". La floroj formas platigitajn grapolojn kiuj floras de junio aŭ julio ĝis septembro.
La frukto estas kapsulo.
La planto havas kontraŭajn tigofoliojn. La radikfolioj estas en rozeto, kiu estas ovala, elipsa aŭ iom spatelforma.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- germane Kuracplanto de la jaro 2004 je www.nabu.de
- angle fotaro
- nederlande datumbazo de specioj Arkivigite je 2020-10-24 per la retarkivo Wayback Machine