Saltu al enhavo

Erkki Tuomioja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erkki Tuomioja
finnlanda politikisto
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1946 (1946-07-01) (78-jaraĝa)
en Helsinko
Religio ateismo vd
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Helsinko
Helsingin Suomalainen Yhteiskoulu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Finnlanda socialdemokratia partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Sakari Tuomioja Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Vappu Tuomioja Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
blogisto
historiisto
ĵurnalisto
diplomato
politikologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Politiko, politika scienco kaj ekstera politiko Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
finnlanda ministro pri komerco kaj industrio
Dum 1999–2000
finnlanda ministro pri eksteraj aferoj
Dum 2000–2007
2-a periodo
Dum 2011–2015
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Erkki Sakari TUOMIOJA (naskiĝis la 1-an de julio 1946 en Helsinko) estas finna politikisto de la socialdemokratia partio de Finnlando, parlamentano en la jaroj 1970–1979 kaj ekde 1991. Li sciigis, ke li ne plu kandidatos por la parlamento en 2023[1]. En la jaroj 1999–2000 li estis ministro pri komerco kaj industrio. De 2000 ĝis 2007 kaj de 2011 ĝis 2015 li estis ministro pri eksteraj aferoj. Unuan fojon li fariĝis ministro pri eksteraj aferoj, kiam ĝis tiu ministro pri eksteraj aferoj, Tarja Halonen, fariĝis prezidanto. Li estas doktoro de sociaj sciencoj kaj docento de politika historio. Li verkis multajn librojn pri ekstera politiko kaj politika historio.

La patro de Erkki Tuomioja estis Sakari Tuomioja, politikisto kaj iama ĉefministro de Finnlando. Lia patrino estis Vappu Tuomioja, verkisto. La patro de lia patro, Walto Tuomioja, estis parlamentano ĉefredaktoro de Helsingin Sanomat.

Erkki Tuomioja komencis socian diskutadon en la 1960-aj jaroj en asocio de mezlernejanoj kaj en la studenta korporacio de Universitato de Helsinko. Liaj ĉefaj temoj rilatis al pedagogio kaj internaciaj rilatoj. Li estis unu el la plej elstaraj politikaj diskutantoj en Finnlando.

Tuomioja estas konsiderata ano de la maldekstra flanko de sia partio. Li defendas la socialan ŝtaton tipan al la Nordlandoj. Li estas membro de ATTAC.

Tuomioja estas ateisto[2]. Li volas, ke teologio estu forigita el universitatoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]