Ernő Fináczy
Aspekto
Ernő Fináczy | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de majo 1860 en Buda |
Morto | 26-an de februaro 1935 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 8/2-1-77/78 ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Budapesti Egyetemi Katolikus Gimnázium (en) ![]() Universitato Eötvös Loránd (–1880) ![]() |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto pedagogo historian of pedagogy (en) ![]() ![]() |
Ernő Fináczy [ernO finAci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fináczy Ernő estis hungara profesoro, instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1914).
Ernő Fináczy [1] naskiĝis la 10-an de majo 1860 en Buda. Li mortis la 26-an de februaro 1935 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ernő Fináczy frekventis gimnaziojn en Pécs kaj Pest (urbo), poste universitaton en Pest. Li komencis sian karieron en praktika lernejo de la universitato, kie li instruis. En 1888 li studvojaĝis en Francio kaj Germanio. En 1901 li ekinstruis ankaŭ en la universitato, kie li estis ankaŭ rektoro. Li estis fondinto de Hungara Pedagogia Societo.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A francia középiskolák múltja és jelene (Paseo kaj hodiaŭo de la francaj mezlernejoj) (1890)
- A magyarországi középiskolák múltja és jelene (Paseo kaj hodiaŭo de la hungarlandaj mezlernejoj) (1896)
- Az ókori nevelés története (1906), (1922), (1926), (1984)
- A középkori nevelés története (Historio de la mezepoka edukado) (1914), (1926), (1985)