Saltu al enhavo

Ernő Havas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Havas
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1914 (1914-01-13)
en Răstolița
Morto 7-an de julio 1983 (1983-07-07) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 60-9-56. fülke Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Valéria Benke Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo redaktisto
eldonisto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

HAVAS Ernő (havaŝ) estis hungara libroeldonejestro naskiĝinta en Ratosnya la 13-an de januaro 1914 kaj mortinta en Budapeŝto la 7-an de julio 1983.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ernő Havas enpaŝis en 1929 en la sindikaton. Inter 1930-35 li studis en la Conservatoire National des Arts et Métiers de Parizo, kie li havigis diplomon de inĝeniero pri tekstilo en 1935 kaj revenis Hungarion. En jaroj 1939-41 li estis soldato, en jaroj 1941-44 laborservulo. En jaroj 1945-47 li estis sekretario de la Mérnök Szakszervezet (Sindikato de Inĝenieroj) kaj redaktoro de la gazeto Műszaki Élet, en jaroj 1946-53 instruisto en la altlernejo de partio, poste vicdirektoro, en 1954-56 respondecredaktoro de revuo Társadalmi Szemle, de 1957 direktoro de la libroeldonejo Gondolat Könyvkiadó.