Ernő Rozgonyi
Ernő Rozgonyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de aŭgusto 1933 en Budapeŝto |
Morto | 4-an de marto 2018 (84-jaraĝa) en Székesfehérvár |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Infano | Zoltán Rozgonyi (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto politikisto ![]() |
Ernő Rozgonyi [rozgonji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Rozgonyi Ernő estis hungara ministeria oficisto, geodeziisto, parlamentano.
Ernő Rozgonyi[1][2] naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1933 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de marto 2018 en Székesfehérvár.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ernő Rozgonyi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1951, poste li ne povis studi en universitato pro sia burĝa origino. Li akiris licencon pri geodezio kaj laboris en nafta esplorado. Inter 1953-1956 li estis trudsoldato, poste li laboris plu, sed ekde 1958 jam en alia ŝtata entrepreno. Dum vespera lernado li akiris diplomon en Financa Altlernejo en 1966, poste librotenistan diplomon en 1973. Pro la diplomo li estis ministeria oficisto, kie li partoprenis en la nova ekonomia mekanismo. Baldaŭ li laboris en pluraj laborejoj, depost fino de la socialismo li estis ankaŭ parlamenta deputito. Li edziĝis plurfoje havanta idojn.