Ernő Szép
Aspekto
Ernő Szép | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Szép Ernő | |||||
Naskonomo | Schön Ezékiel | ||||
Naskiĝo | 30-an de julio 1884 en Ĥust | ||||
Morto | 2-an de oktobro 1953 (69-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 5B-10-28 vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto ĵurnalisto verkisto dramaturgo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ernő SZÉP [ernO sEp], hungare Szép Ernő estis hungara poeto, verkisto, dramisto kaj ĵurnalisto.
Li naskiĝis la 30-an de junio 1884 en Huszt, kiu nun estas Ĥust, Ukrainio. Li mortis la 2-an de oktobro 1953 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lia debuta poemlibro aperis en 1902. Post unu jaro li estis ĵurnalisto en Budapeŝto. En 1908 li aliĝis al Nyugat, kie li amikiĝis kun Endre Ady. Li batalis en la 1-a mondmilito. Li unufoje ricevis premion en 1933. En 1944, kiel judo, li estis deportita. Post la 2-a mondmilito li vivis malriĉa.
Ernő Szép estis membro de Societo Petőfi.
Verkoj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- Első csokor (Unua bukedo), poemoj kaj tradukaĵoj, 1902
- Énekeskönyv (Kantlibro), poemoj, 1912
- Egy kis színház (Iom da teatro), dramo, 1917
- Szegény, grófnővel álmodott (Malriĉulo, li sonĝis kun grafino), romano, 1921
- Lila ákác (Violkolora robinio), romano, baldaŭe ankaŭ filmo, 1921
- Szép Ernő válogatott versei (elektitaj poemoj de E. Szép), 1978
- Hét szín (Sep koloroj), elektitaj poemoj, 1989
- Fiú, leány (Knabo, knabino), forgesitaj dramoj, 2006
- Natália (romano), 2008
- diversaj tradukaĵoj
- en Esperanto aperis verkaĵo en Hungara Antologio, 1933
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto
- premio Szép Ernő por dramistoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio