Ernestinum (Koburgo)
Gymnasium Ernestinum estas naturscienca-teknika kaj ekonomika lernejo en Koburgo, Germanujo. La konstruaĵo troviĝas en tuja najbareco de Gymnasium Alexandrinum. Lernantis tie dum la jaro 2023/24 ne tute 700 uloj prizorgataj de 53 instruistoj; direktoras Bernd Jakob (stato: aŭtuno 2024).
Historio
[redakti | redakti fonton]Fondiĝis ĝi en 1848 kiel supera burĝa lernejo fare de la municipo. Nomon sian ĝi havas pro la tiam reganta duko Ernesto la 2-a (Saksio-Koburgo kaj Gotao).[1] Malgraŭ intertempa nelonga edukado de knabinoj en 1935, ĉi lernejo oficiale akceptis inajn lernantojn ne antaŭ la jaro 1983-a. Ekde la 1960-a jaroj daŭris la etendiĝo: inter 1999 kaj 2001 ekzemple alvenis nova naturscienca domaro kaj en 2007-2008 nova paŭzo-pasigejo kaj kantino. Tiam oni unuigis la paŭzan korton kun la najbara Alexandrinum-gimnazio. De 2009 oni renovigis la duan plej malnovan parton, dume la plej malnova estis ĝuinta restaŭradon jam antaŭe.
Arkitekturo
[redakti | redakti fonton]Laŭ planoj de la kortega ĉefkonstruisto Carl Friedrich Wilhelm Streib konstruiĝis nova ejo ĉe monto Glockenberg por realisma (nehumanisma) lernejo; ĝis tiam estis instruado en la Princa Palaco (Steingasse 18). Kiam la tuto fariĝis supera realisma lernejo kun naŭ klasoŝtupoj, necesis kroma etendiĝo ĝis 1901; sekvis aliaj alikonstruadoj kaj alkonstruadoj.
La monumentprotektita malnova ejo estas trietaĝa kaj triala konstruaĵo kun malsamlongaj aloj profunden. La sep-aksa ĉefa ejo estas novgtoika kvadro kun selotegmento; du avankorpoj ŝtupargablaj limas. Teretaĝe estas ogivarka enir-portalo, supre pinakla aro limas. Finiĝon faras pilastra friso kaj gablo kun horloĝo.
Malgrau intertempa nelonga edukado de knabinoj en 1935, chi lernejo oficiale akceptis inajn lernantojn nur ekde 1983. Ekde la 1960-a jaroj dauris la etendigho: inter 1999 kaj 2001 ekzemple alvenis nova naturascienca domaro kaj en 2007-2008 nova pauzo-pasigejo kaj kantino. Tiam oni unuigis la pauzan korton kun la najbara Alexandrinum-gimnazio. De 2009 oni renovigis la duan plej malnovan parton, dume la
Lernintoj famaj
[redakti | redakti fonton]- Erich Braun (1898–1982), medicinisto
- Paul Brockardt (1882–1941), arkitekto
- Dietmar Elflein (* 1964), muziksciencisto
- Carl Kessler (1876–1968), pentristo
- Albert Koch (1921–1995), politkisto
- Hugo Kreyssig (1873–1933), pentristo
- Ernst Külbel (1863–1938), politkisto
- Rudolf Friedrich Ludloff (1848–post 1910), agronomo
- Stefan Luft (* 1961), politikscienculo
- Michael Petz (* 1948), kemiisto
- Fritz-Albert Popp (1938–2018), biofizikisto
- Paul Reiner (1886–1932), kemiisto kaj reformpedagogo
- Michael Rödel (* 1978), germanisto
- Christian Rose (* 1977), manpilkisto
- Dominik Sauerteig (* 1986), politkisto
- Sebastian Straubel (* 1983), politkisto
- Heiko Frank Wenzel (* 1970), teologo
- Hans Wilsdorf (1881–1960), entreprenisto
Lernejestroj
[redakti | redakti fonton]- 1848–1868 Ernst Eberhardt
- 1870–1893 Alexander Klautzsch
- 1893–1909 Franz Riemann
- 1909–1912 Robert Amhof
- 1943–1945 Fritz Treuheit
- 1948–1962 Karl Schmorl
- 1962–1973 Ernst Höfer
- 1973–1982 Fritz-Otto Volck
- 1982–1992 Harald Bachmann
- aŭgusto 1992 Hans-Günther Zuleeg
- 1992–2000 Hans-Georg Kosuch
- 2000–2010 Brigitte Cleary
- de aŭgusto 2010 Bernd Jakob
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Jahresbericht der Herzogl. Oberrealschule (Ernestinum) zu Coburg. Coburg 1908–1914
- Programm der Herzoglichen Realschule (Ernestinum) zu Coburg. Coburg 1855–1899
- Programm der Herzogl. Oberrealschule (Ernestinum) zu Coburg. Coburg 1900–1907
- Kosuch; Schmalzgruber; Matthe; Müller; Wülk: Gymnasium Ernestinum Coburg 1848–1998. 150 Jahre Tradition und Aufbruch. Coburg 1998
- Peter Morsbach, Otto Titz: Stadt Coburg. Ensembles-Baudenkmäler-Archäologische Denkmäler. Denkmäler in Bayern. Band IV.48. Karl M. Lipp Verlag, München 2006, ISBN 3-87490-590-X, p. 388–389
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ gazetanonco - ĉe: Coburger Zeitung, 21. 6.1875]