Saltu al enhavo

Ervin Becker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ervin Becker
Persona informo
Naskiĝo la  23-an de januaro 1899(nun 1899-01-23)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Selmecbánya
Morto la 25-an de aŭgusto 1987
en  Hungario Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Akademio de Selmec
Minada kaj Arbarkultura Altlernejo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo metalurgo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ervin Becker [beker], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Becker Ervin, estis hungara inĝeniero pri metalurgio.

Ervin Becker[1] naskiĝis la  23-an de januaro 1899(nun 1899-01-23) en Selmecbánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio), li mortis la 25-an de aŭgusto 1987 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ervin Becker maturiĝis en luterana liceo en sia naskiĝurbo en 1916, poste li studis en Akademio de Selmec. En 1917 kaj 1918 li estis batalanta soldato, sed foje li povis studi en la akademio. En 1919 li estis militkaptito, hejmenveninta en 1920 li ne prenis la ĉeĥoslovakian ŝtatanecon, tial li iris al restHungario, kie li finstudis la metalurgion en Minada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron) en 1922. Pli poste li parte laboris en fabriko en urbo Csepel, parte ekzamenis en la altlernejo, fine en 1926 li akiris metalurgian diplomon. Li laboris plu en la fabriko, ekde 1945 li iĝis estro de la hungara aluminia industrio en Ajka (jam en 1935 li kreis fandejon por aluminio. En la fruaj 1950-aj jaroj li studvojaĝis al okcidenta Eŭropo, kiu estis tiam tre malofta. Liaj gravaj laborstacioj estis Inota, Budapeŝto kaj Mosonmagyaróvár. Intertempe li kandidatiĝis en 1964 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, en la sekva jaro li doktoriĝis en Pezindustria Teknika Universitato. Li laboris daŭre ĝis la pensiuliĝo en 1969, dum li ricevis premiojn en 1952 kaj 1955. Li edziĝis en 1926, lia edzino naskis 3 filinojn.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Magyar szénfajtákkal végzett laboratóriumi retortagázítások eredményei. (kunaŭtoro, 1930)
  • Az alumínium rövid metallurgiája. (1938)
  • Mechanikus kádbetörés. (1950)
  • Szilikoalumíniumgyártás. (studenta lernolibro, 1954)
  • A magyar alumíniumgyártás 25 éve. (1960)
  • Kohászati elektrotechnika. (kunaŭtoro, 1974).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.