Erzsébet Bíró
Etoso
Erzsébet Bíró | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de februaro 1896 |
Morto | 15-an de decembro 1976 (80-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | instruisto |
BÍRÓ Erzsébet (bi:ro:), edzino de Leó Davida estis hungara altlerneja profesorino, laŭreato de Kossuth-premio (1951) naskita en Petek la 15-an de februaro 1896 kaj mortinta en Budapeŝto la 15-an de decembro 1976.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Erzsébet Bíró studis kemion kaj biologion en la Universitato de Budapeŝto. Inter 1919–195 ŝi instruis en la porvirina gimnazio Erzsébet, pli poste en Porfraŭlina Gimnazio Blanka Teleki en Budapeŝto. Ekde 1951 ĝis 1962 ŝi estis katedrestrino ĉe la Instituto pri Centra Pedagoga Pluinstruado. Ekde 1960 por 15 jaroj ŝi estis prezidanto de la Komitato de Landa Mezlerneja Studkonkurso pri Kemio. Ŝi verkis lernolibrojn.
Verko
[redakti | redakti fonton]- A kémiatanítás az általános iskolában (Bp., 1957, 1958, 1959).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar Életrajzi Lexikon