Saltu al enhavo

Erzsébet Bibó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erzsébet Bibó
Persona informo
Naskiĝo la  19-an de oktobro 1885 (nun 1885-10-19)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Csombord
Morto la 22-an de majo 1971
en  Rumanio Ozun
vdr

Erzsébet Bibó [erĵEbet bibO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bibó Erzsébet, estis hungara instruisto, muzeologo. Ŝia nobela antaŭnomo estis barátosi [barAtoŝi], ŝiaj geedziĝaj nomoj estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Kern Rezsőné kaj Bányai Sándorné.

Erzsébet Bibó[1][2] naskiĝis la  19-an de oktobro 1885 (nun 1885-10-19) en Csombord (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Ciumbrud en Rumanio), ŝi mortis la 22-an de majo 1971 en Ozun (Rumanio).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Erzsébet Bibó inter 1920-1938 kaj depost 1944 ŝi apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Ŝi lernis en Hódmezővásárhely kaj Nagyvárad, poste ŝi akiris pedagogian licencon en Győr, poste diplomon en Budapeŝto en 1908. Post la diplomo ŝi instruis en Barót, Segesvár, Rimaszombat (1909–1915), Kula (1915–1918), Sepsiszentgyörgy (1918–1944). En la lasta urbo ŝi estis ankaŭ gimnaziestro ekde 1924, krome ŝi estis muzeologo ekde 1928.

Ŝi edziniĝis en 1911, vidviniĝis en 1934, post jaro ŝi pseŭdoedziniĝis por eviti forigon al eksterlando.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Az iskola rövid története. (1941)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.