Erzsébet Házy
Aspekto
Erzsébet Házy | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1929 en Bratislavo |
Morto | 24-an de novembro 1982 (53-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Ovaria kancero ![]() |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-7-47 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt ![]() |
Familio | |
Frat(in)o | Györgyi Telessy (en) ![]() ![]() |
Edz(in)o | Iván Darvas Róbert Ilosfalvy Csaba Ötvös (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | operkantisto komponisto aktoro ![]() |
Erzsébet HÁZY [erĵEbet hAzi], hungare Házy Erzsébet, Esperante Elizabeto Házy (naskiĝis la 1-an de oktobro 1929 en Bratislavo, mortis la 24-an de novembro 1982 en Budapeŝto) estis hungara operokantistino (soprano).
Biografio
[redakti | redakti fonton]La familio de Erzsébet Házy apartenis al la hungara minoritato. Ŝi frekventis gimnazion, poste ŝi lernis pianoludon en Budapeŝto. Ŝi komencis sian kantan karieron en koruso de Hungara Radio, poste en 1951 en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Baldaŭe ŝi kantis ankaŭ operetojn en Teatro Erkel. Ŝi kantadis ankaŭ eksterlande, ekzemple en Vieno, Prago, Varsovio, Berlino kaj en Sidnejo. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1970, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Gaetano Donizetti: Don Pasquale – Norina
- George Gershwin: Porgy kaj Bess — Bess
- Pongrác Kacsóh: János vitéz (Johano la Brava) – Iluska
- Giacomo Puccini: Turandot – Liù
- Kurt Weill: Mahagonny — Jenny Smith
- Zoltán Kodály: Háry János (Johano Háry) – Örzse