Erzsébet Rózsa
Erzsébet Rózsa | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de decembro 1945 (79-jaraĝa) en Nádudvar |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Debrecen (–1970) ![]() |
Okupo | |
Okupo | filozofio universitata instruisto historiisto pri filozofio ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.erozsa.eu/ |
Erzsébet Rózsa [erĵEbet rOĵa], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Rózsa Erzsébet estas hungara filozofo, filozofihistoriisto, altlerneja instruisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Novákné Rózsa Erzsébet.
Erzsébet Rózsa[1] naskiĝis la 19-an de decembro 1945 en Nádudvar.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Erzsébet Rózsa maturiĝis en gimnazio en Hajdúszoboszló en 1964, poste ŝi akiris diplomon en Scienca Universitato Lajos Kossuth en 1970. Post 2 jaroj ŝi doktoriĝis en la sama loko, poste ŝi instruis en la universitato aŭ en ties instituto ĝis la emeritiĝo en instruaj rangoj asistanto (1972-1974), lektoro (1975-1987), docento (1987-2000), institutestro (1989-1991), katedrestro (1996-), profesoro (2000-). Ŝi plurfoje instruis aŭ esploris en Germanio. Intertempe ŝi kandidatiĝis (CSc) en 1984, ŝi doktoriĝis (DSc) en 2000 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, ŝia habilitiĝo okazis en 1995. Ŝi naskis 2 filojn. Ŝi ricevis premiojn inter 1975-2013.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Szöveggyűjtemény a hegeli Jogfilozófia tanulmányozásához (kunredaktoro, 1985)
- Hegel gazdaságfilozófiája (monografio, 1993)
- Heller Ágnes, a fronézis filozófusa. (monografio, 1997)
- Hegels Konzeption praktischer Individualität. (monografio, 2007)
- Modern Individuality in Hegel's Practical Philosophy. (monografio, 2012)
- Autonómia és paternalizmus. Az orvos-beteg kapcsolat etikai kérdései a modern medicinában. (monografio, 2017)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM227247 hungarlingva datenaro de muzeo